Movado

La movado en kaj ekster Iberio

Kongreso 48ª SatamikaroLa 48-a Kongreso de SAT-Amikaro okazos la 9-a ĝis 13-a de aprilo 1993 en Hérouville St. Clair, apud Caen (Francio). Prelegos Jean Thierrry en la kadro de dusemajna ekspozicio en la urba biblioteko. Ankaŭ oni lanĉos la Semajnon titolitan "Esperanto kaj Kino" per prelego-debato. Informoj kaj aiĝoj: Pierre Quillaud, 16, rue de Lieutenant-Vaisseau-Paris, 76120 Le Grand- Quevilly. Francio.

****            ***            ****

Sabadell. De la 9-º de Oktobro-92 kaj dank' al la klopodoj de Kultura Asocio Esperantsta -KAE- (asocio organizitna la lastan SAT-kongreson en HIspanio), komenciĝis la unua  en Hispanio televida Esperanto-kurso. Ĝi konsistas el 12 lecionoj, kiujn gvidas Salvador Aragay ĉiuvendrede je la 23-a horo. La sekvan tagon, matene kaj posttagmeze, oni ripetas la programon. Enkondukis la kurson José Mª Galofré, prezidanto de KAE, kau la Urbestraro de Sabadell subvencias la Esperanto-kurson.

****            ***            ****

"SENNACIECA REVUO PREMIITA". Kun ĝojo ni ricevis la novaĵon pri la premio aljuĝita al la SAT-gazeto "Sennacieca Revuo" de fondaĵo "Antonio Gravowski" pasintjare La juĝkomisiono de la menciita fondaĵo prezidita de Ulrich Lins rekonas tiel la valorojn beletrajn, la altan nivelon kaj la gravan kontribuon de la revuo al la tutmonda kulturo, kiel al meritoplenan taskon  de nia bona amiko Paul Signoret ekde la momento mem, kiam li prenis sur sin la  respondecon de la redaktado de la revuo.

   "Kajeroj el al Sudo" gratulas tutkore ĉiujn kunlaborantojn de la premiita revuo kaj speciale ties redaktoron Paul Signoret, kaj kuraĝigas la novan redaktorinon subteni la torĉon tiel alte kiel ĝis nun kaj, se eble, superi la ĝisnunajn atingojn!.

****            ***            ****

Zaragozo. Siatempe ni, hispanaj SAT-anoj, sciis pri la grava malsano de la prezidanto de SAT, k-do Yves Peyraut, kaj tutkore bedaŭris pri lia sanstato. La Redaktoroj de "Kajeroj", same kiel al membroj de HALE, sin sentas feliĉaj sciante pri lia resaniĝo kaj reveno al la asociaj taskoj.


Kajero 17ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo