Unu el la elementoj plej diferencigaj dum la mezepoko en la al-andalusa socio, kompare kun tiuj pure muzlmanaj, estis la virino.
Pluraj jarcentoj de araba edukado, la kunvivado kun viroj edukutaj en la religio, strikta obeemo al antikf¡vaj moroj kaj la plej rigida vivsistemo de la muzulmanoj, tradicie destinita al la virino, tute ne sufiĉis por forigi de la al-andalusa virino al sedependeman spiriton, certajn ecojn de la individuisma personeco proprajn al la hispanino.
Retrospektiva rigardo al tiuj mezepokaj socioj kaj atenta studprofundiĝo en la kutimoj kaj konduton de la tiama virino, ne lasas eĉ minimuman dubon pri la karaktero diferenciga de la al-andalusa virino rilate la ceterajn de la muzulmana mondo.
A. F. Schack, eminenta verkisto pri arabaj temoj, trafe opiniis: "La situacio d ela virinoj en AlAndalus estis pli libera ol tiu en la ceteraj diversaj muzulmanaj landoj. Ili intervenis en ĉiujn kulturajn aktivaĵojn de la tiama socia vivo, kaj ne estis malalta la nombro de virinoj, kiuj atingis famon en la plenumo de intelektaj taskoj. Ofte ili disputis kun la viroj pri poeziaj laŭroj. Tiel alta civilizacia nivelo kaj kondute estis la vera kaŭzo de la respekto kaj estimo, kiun ili ricevis en Al-Andalus, evidente neniam atingita de la ceteraj virinoj en aliaj muzulmanaj landoj"(*)
Ankaŭ aliaj fakaj eminentuloj opiniis pri tiu ĉi temo, kaj sendube ne mankas opinioj por plej diversaj gustoj, eĉ oni ne ŝparis fari omparojn kun kazoj pli-malpli similaj laŭlonge de la historio. D-ro Sawqi Dayf, eble dezirante emfazi la figuron de la al-andalusa virino indikas: "ke la nobelaj virinoj de Al-Andalus ludis en la tiama beletro rolon similan, en certaj aspektoj, al tiu de la franca virino en la franca literaturo dum la XVII-a kaj XVIII-a jarcentoj".
Mia modesta opinio tute ne akordas kun tiu de ĉi elstara arabisto. Eble ekzistas certa simileco en la konkreta kazo dela princino Wallada, kaj, en kelkaj aspektoj, ankaŭ en difinitaj sintenoj de kelkaj princinoj dum la periodo de la tajforegnoj, sed, fakte, apenaŭ ekzistas elementoj kompareblaj inter la poeziaj roloj de la al-andalusaj virinoj kaj la francaj: la epoko, la socistrukturo, la edukado, la karaktero kaj origino de ambaŭ beletraj movadoj tute malsimilas, same kiel dierenca estis la arketipo de ambaŭ virinoj. Poste, oni povos konstati per ekzemploj la unikecon de nia nun studata virino.
Fakte, mi konsideras aparte substrekinda la pozitivan evoluon de la al-andalusa virino kaj ŝian influon sur la liriko, unue kiel subjekto pasiva vekanta en la poeto la inspiron pri spirita poezia amo, cetere kiel poetino kapabla esprimi la plej delikatajn sentojn aŭ erotikajn impulsojn kiel homino. La apero de la virino en la lirika scenejo de Al-Andalus akiras gravan reliefon en la komenco de la XI-a jc. La priskribo de tiu socia fenomeno, en analizo de la arabisto Henri Pérez, jenas: "Dum la XI-a jc. la virino pretigas sin okupi elstarajn postenojn en la socio. La ekflorado de ama poezio, kiu faras el ŝi idealigitan estaĵon, pruvas, ke, eĉ iom ŝirmita de ĵaluzioj, sed ĝuante relativan liberecon, la al-andalusa virino sin sentas preskaŭ samnivela kiel la viro kaj, tial, depostulas, kiel li, la vivorajton(**).
La plej fama el ĉiuj al-andalusaj poetinoj estis Wallada bint Al Mustakfi, naskiĝinta en Kordovo en la jaro 994. Filino de la umaja kalifo Mustakfi, ŝi ricevis rafinitan edukadon kaj, ankoraŭ tre juna, jam ekverkis siajn unuajn poemojn. En la verko al-Dajira (la splenda trezoro), araba teksto publikigita de M. Ben Cheneb (Alĝero 1939), oni povas legi:
"Ŝia salono estis la kunvenejo de la nobeloj de Al-Andalus, kaj ŝia palackorto, prefera loko por lasi galopi la fantaziajn ĉevalojn de la poezio kaj de la bela prozo, samkiel adekvata ejo por elmontri la belecon de la ŝika eleganteco de la vestaĵoj. Ĉar ŝi ne estis prudema kaj tute ne kaŝis siajn pasiojn, tre ofte oni kritikis ŝin. Kelkaj verkistoj asertas, ke ŝi estis malmorala kaj diboĉema, sed, kiel ofte okazas en ĉi tiuj kazoj, tiaj opinioj estis frukto de malbonvolemo kaj envio. Cetere, koincidis tiu vivoperiodo de Al-Andalus kun unu el la momentoj, dum kiuj la virinoj de nia lando ĝuis plej grandan liberon, kiel eblas percepti per la poemoj kaj rakontoj pri tiu epoko, kiujn oni povas legi. Kaj sendube ne ĉiuj viroj plaĉe akceptis tiun progresemon de la virinoj, precipe pro religiaj kaj tradiciaj antaŭjuĝoj, kaj ankaŭ, kiel en tiu ĉi kazo, ĉar la princino ne estis tiel diskreta, kiel oni postulis de ŝi pro ŝia nobela deveno".
La princino Wallada famiĝis ankaŭ pri siaj amaj rilatoj kun ibn Zaydün, unu el la vere zenitaj poetoj de la liriko en Al-Andalus, kiun ŝi elektis inter plejado de svatiĝantoj. Kun emocio ŝi dediĉis al li ĉi tiun poemeton:
Al la kritiko de murmurantoj pri ŝiaj diboĉemo kaj ekscesa inklino al la plezuroj, ŝi respondis per fieraj versoj, iel ĉi tiuj:
La mallonga spaco disponebla en nia revuo, nur tiu de simpla artikolo, tute ne ebligas min, nek plilongigi mian komentarion kaj reprodukton de poemoj de Wallada, nek citi aliajn eminentajn al-andalusajn poetinojn de la epoko kaj ties poemojn(***). Tamen mi konsideras oportuna mencii poetinon de alia socia klaso: la sklava. Virinoj amantaj la poezion sen la rafinita edukado de la liberaj-nobelaj. Pli spontanaj, ĉiam improvizemaj kaj talentaj. Kiel ekzemplon ni citu unu e ili: Rumaykiyya. La anekdoto rakontanta, kiel tiu ĉi virino atingis sian feliĉon per la poezio, estas sufiĉe interesa: "La filo de la reĝo de la Sevilja tajforegno, Mutamid, promenis certan tagon kun la eminenta poeto Ibn Amar apud rivero Gvadalkiviro. Plaĉis al la princo ludi improvizante versojn: li proponis unu, kaj lia amiko Amar devis respondi per alia kun la koncerna rimo. Mutamid ekvidis brizon ondigante la ricerakvon kaj recitis:
Ibn Amar hezitis, ne trovis tujan repsondon per alia verso kun adekvata rimo, tiam popolknabino hazarde poemanta apud ili, aldonis:
Aŭskultante la knabinon improvizi pli rapide ol la propra Ibn Amar, la princo mirigite rigardis ŝin kaj restis profunde impresita de ŝia beleco. Mutamid vokis sian akompanantan eŭnukon kaj ordonis lin inviti la knabinon sin prezenti antaŭ li en la palaco. Kiam tio okazis la princo volis scii ion pri ŝi: "Mia nomo estas Itimad —respondis la junulino—, sed ordinare oni nomas min Rumaykiyya, ĉar estas sklava de Rumayq. —Diru al mi, ĉi vi jam edziniĝis?— demandis ŝin la princo.
—Ne, moŝta princo—. Ŝi respondis.
—Despli bone, ĉar mi volas aĉeti vin kaj edziĝi kun vi.
Mutamid amis Rumaykiyya dum sia tuta vivo kun amo konstanta kaj fidela; ŝi verkis belajn poemojn, kaj ankaŭ ŝia filino Butayna estis sufiĉe bona poetino.
Antonio Marco Botella
(*) A. F. Schack, aŭtoro de la verko "Poezio kaj arto de la araboj en Hispano kaj Sicilio".
(**) "Brilo en Al-andalus", verkita de Henri Péres.
(***) Tiu ĉi artikolo stas resumo de 20-paĝa eseo verkita de mi mem.