Miakape, nur homoj kaj ordinaraj lokoj. Ne eblis al mi en Merido, la hispana-romia urbo, muzeumi. Nek japaneske foti la glorajn ruinojn. Nek, avida je historio -usonaneske-, palpadi la jarcento-plenajn kolonfustojn por kunporti hejmen ties fridon. Eĉ ne viziti la renoman romian teatron. Tia vojaĝanto!
Miakape, nur homoj kaj ordinaraj lokoj. Merido, tamen, naskis en mi bonajn vibrojn. Ne la Merido monumenta —mi insistas—, majesta kaj eterna —sterotipa— sur la paĝoj de turismaj broŝuroj. tia ja restas en mi nekonata, kvankam proksima, fascina, malkovrota... La Merido en mia kapo surprizis min nur pro sia simplo. Envolvis min ĝia taga lumo, ĝia nokta mildo kaj la aromo el mi ne scias kia arbo apud mia pensiono. Pluse, la etoso en ĝia strato John Lennon. La regno de la meridaj modernuloj. Svarmo da junaj notkt-amantoj kaj rozario da drinkejoj kaj dancejoj. Dancejoj, ho, Pilar! Kiel ni amuziĝis dancante rok-muzikon laŭ la paŝoj kaj pozoj propraj al niaj sevilaj dancoj! Surrealisme!
Nur kelkaj ordinaraj lokoj: strato John Lennon, Placo de Hispanio, la Kongresejo..., sen ajna turista intereso, sed jam historiaj miakore.
Kaj la homoj...
Ne magra nombro da genjunuloj donis al nia afero la koloron, kiun gi ne havis pasintjare Endas lerni el la sperto. Oni ofertis al ili, krom senpagaj tranoktadoj kaj matenmanĝoj, programerojn laŭajn al ilia gusto. Ĉi-kuntekste ludis "Solo", Eduardo Vargas. Li prezentis temojn el sia ĵus lanĉita kasedo, Ili estas nur kanzaonoj. Dum la ludado, laŭrtaktaj manplaŭdoj. Aplaŭdoj ĉe la fino.
Homoj, plejparte el Iberio —kvankam ne mankis s-anoj el Pollando, Italio, Germanio, Maŭricio... —amase partoprenaintaj la aranĝojn de unu el la kutlutre plej densaj, diversaj kaj altnivelaj hispanaj kongresoj.
Prelegoj. Pri Donkiĥoto. Pri internacia juro. Pri originala E-beletro... Sur ĉi lasta tereno brilis propralume kaj ĉarmis du junaj valoroj de nia nuntempa literaturo. Nek pli nek malpli ol la hispano Georgo Kamaĉo kaj la portugalo Gonçalo Neves. Du prelegoj indaj je antologio. Kaj enormaj dozoj da talento. Dinamika kaj spiritia ĉe Kamaĉo; serena kaj eleganta ĉe Neves.
Publika degato pri la monda lingva problemo. Tie staris —kaj elstaris— Antonio Alonso, la HEF-prezidanto. Fronte al li, katedruloj kaj profesoroj pri lingvistiko. Kiel science, eksterkliŝe kaj konvinke Alonso argumentis por esperanto!
La prezidanto de Portugala Esperanto-Asocio, Miguel Faria, envultis nin per du prezentoj. Unu, neatendita. Skeĉaro liapluma —inĝenia—, kiun trupo da junegaj roluletoj priaktoris. Komika-verbe. Korkarese. La alia... Ho, la alia! Popola muziko. Popola poezio. La popolo! Kion mi ne donus por, kree, almenaŭ tanĝi ties senartifikan sentprofundon! La portugala popoloposeda plej delikatan instrumenton por rekta kor-aliro, por elverŝo de sia animo. La faduon! Kaj ni ĝuis faduojn. Velurajn, perfekte modulitajn voĉojn kaj sentive plektritajn kordojn. Tekstojn en esperanto —en kantado far Miguel Faria mem— kaj en la dolĉa portugala lingvo —en kantado far pluraj solistoj kun diverstembraj voĉnuancoj—. Kavalirece impresa —ĉiu, en en nigra pelerino, impona—, la fady-ensemblo igis nin, portugalojn kaj hispanojn, sensi la emocion el la saŭdado, kunsenti nian iberecon.
Miaflanke, ĝojo kaj dankemo. Nia lirika-muzika spektaklo, La profil' de viaj spuroj, plaĉis al la publiko. Ties entuziasna ovacio surloke kaj multnombraj esprimoj de gratulo, nin trafintaj post la kongreso, animas nin pli persiste kaj arde enprofundiĝi en nian proponon: liberigi la poezion de la libro-prizonoj. Pedro Vilarroig, la komponisto de la muziko, kaj mi, la aŭtor ode la tekstoj, kaptas ĉi okazon por danki ĉiujn pro ties afableco kaj stmulo.
Homoj engaĝiĝintaj: ni, HALE-anoj. Tamen disrevige malabundaj ĉi -kongrese. Ni kunsidis malmultnombre, haste, sub premo de horloĝo. Krizo. En nia asocio kaj en nia gazeto.
HALE, ni agnosku, ne funkcias. Kaj ne pro manko de embroj, sed de aktivuloj. Niaj kompetentuloj sufokiĝas en montoj da multflankaj farendaĵoj, kiuj obstrukcas ilian sindediĉon al nia afero: esperantumi en laboristaj medioj kaj laboristumi ĉe esperantistoj. Jen nia dorno. Tion spite, kiomfoje mi min demandas, ĉu valoras la penon subteni plue nian organizon, mi aŭdas ene de mi la saman respondon: valoras! Eĉ se nur pro "KAJEROJ", kies krizo alispecas. La organo de HALE ja kontentige plenumadas sian celon: roli kiel libera tribuno por progresemaj esperantistoj. Sed la plej granda —se ne diri la tuta— pezo de nia gazeto falas sur la ŝultrojn de k-do Marco. Mia kontribuado, tempo-manke, minimumas.
Ĉi-cirkonstance oni sugestis al la sevilaj kamaradoj transpreni la redaktorajn taskojn por unu jaro. Ne eblas al ili. Ankaŭ ili trovas sin superŝarĝitaj de laboro. Fine, "KAJEROJ" resots plue en la samaj redaktoraj manoj. Sub la flegado diligenta, fervora kaj preskaŭ ekskluzivaj de k-do Marco.
En ĉi momento de la historio; en ĉi epoko de ĝeneralaj defetimo akj demoralizigo en la vicoj maldekstrulaj; kaim oni distamburas la morton ne de la aĉa stalinismo, sed eĉ de la kapitalismon, kvazaŭ la solan eblan modelon de justa soci-ordo; kiam plej nepras al ni, progresemuloj, enpenetri nian esencon kaj lerni el niaj eraroj kaj debati laŭ novaj skemoj...,; en ĉi ĝusta nuno, la ekzisto de liberdefendaj esprimiloj —eĉ tiel modestaj kiel "KAJEROJ"— devus plenigi nin de ĝojo, prajmi nia spiriton, nin sproni al vigla kunlaborado...
Homoj, fine, beletr-amaj. Kiom multaj, diferencaj, altkvalitaj! Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Gonçalo Neves, Abel Montagut, Antonio Valén... La tri unuaj kaj mi kune profilis jam de longe revatan projekton. Opan verkon . Kolektivan poemkolekton verŝajne prezentotan venontjare kadre de la UK en Valencio. Kun Abel Montagut mi parolis pri poezio. Pri lia "Poemo de Utnoa". Superba. Grandioza. Epokfara. Sendube unu el la plej gravaj esperantaĵoj lastatempaj. Kun Antonio Valén, fakulo pri esperanta beletristiko, mi konversis pri kundividata pasio: literaturo. Trinkante kruĉon post kruĉo da biero. Lasante nian rigardojn fiksiĝi sur la sorĉaj okuloj de la meridianinoj, laŭiri ties bele tornitajn konturojn...
Tiele forflugis mia tempo. Matene en la antaŭlasta kongestago, ĝuste kiam miaj kompanoj pretigis sin por viziti la urbon, mi devis reveni Madriden. Postrestis nevidita —eble somnola stare en la sino de la nuna Merido— la romia Emerita Augusta. Historio kaj arto tiel de mi ŝatataj. Miakape, nur homoj kaj ordinaraj lokoj. Ĉiukaze, plenkonsente kun aserto anonima, mi preferas vivi unu tagon sur la Tero, ol cent jarojn sur la Historio.
Miguel Fernández