Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Ŝparema edzino.-

Revene de la oficejo Francisco trovas sian edzinon senkonsole ploranta. Zorgoplne la edzo ŝin demandas: -Ho, mia amta, kio okazas al vi?- Ĉu vere la problemo estas tie grava?

La edzino, iner ploroj, diras: -Ho, jes, mia kara, io tetura okazis al mi: mi ĵus renkontis nian najbarinon portante saman robmodelon kiel la mia!-

La edzo meditas kaj diras al ŝi: -Lasu min pensi,  sedlll ĉu, fakte, vi ne celas nur al tio, ke mi aĉetu al vi novan robon?

La edzino reagas rapida: -Ho, tute ne! Tamen, se kalkuli bone la aferon, malpli kostus kaj pli simplus aĉeti novan robon, ol tansiĝi en alian loĝejon, ĉu ne?

Evidente, ŝi pravis. Multe malpli kostus!

pajacoLasta deziro.- La estro de prizono vizitas mortdondamnitton kelkajn horojn antaŭ la ekzekuto kaj demandas al li:

-Kiu estas via lasta deziro?

La mortkondamnito, seriozemiene kaj kun humila akĉento respondas:

-Nur lerni la anglan lingvon!

************

Ekstertempa nobelo.-

Nokte, sufiĉe malfrue, venas antaŭ duonfermita pordo de hotelo orgojla nobelo, kiu senzorge kaj skandale frapas al la pordo.

La akceptisto de la hotelo duondorme demandas: -Kiu estas tie?

Kaj la nobelo arogante kaj solene krias: -Don Rodrigo Valcárcel de Viñedos y de los Fantasmones de la Séptima Cumbre.

La akceptisto jam preta por eklaboro diras: -Antaŭen sinjoroj, kaj bonvolu la lasta lasi la pordon duonfermita, kiel antaŭe!

************

Malfacila solvo de problemo.-

Surstrte du viroj furioze pugnobatalas unu kontraŭ la alian. Proksime al ili infano ploranta vokas malespero policanon. Surprize, ĉar ne ĉiam, kiam oni bezonas policanon, oni trovas iun, aperas unu, kiu naive demandas la infanon:

-Kio okazas al vi, mia kara!

Iner ĝemoj kaj larmoj la infano respondas: -Jen mia paĉoj batalanta. Certe ke li jam estas grave vundita!

-Sed kiu estas via patro?- demandas lin la policano.

-Ha, tion mi ne scias..., pro tio ili batalas!



María Fernanda


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 7ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo