Ne facilas esti...
Recenzo


Recenza angulo:

"Ne facilas esti..."

"NE FACILAS ESTI... SLOVENO EN ITALIO"
Aŭtorino: Anita Periĉ Altherr.
Eldono: Internacia Komitato por etnaj liberecoj.
Volumo n-ro 1 de la serio "Etnoskizoj". 161 pĝ. j. 1991.-

"Ne facilas esti... sloveno en Italio" estas la titolo de libro -verkita de Anita Periĉ Altherr, en kiu oni prezentas al ni bazan panoramon pri la vivo kaj cirkonstancoj de la slovena komunumo en Italio. Eble multaj personoj ne konas eĉ la ekziston de tia komunumo en certa teritorio de la itala Respubliko. Ĝuste pro tio la aŭtorino invitas nin konatiĝi iom kun ŝia etna ĉirkaŭmondo.

Nuntempe la nombro da slovenoj situas proksimume je du milionoj. La plimulto loĝas en la ĵusa sendependa slovena Respubliko (ĝis antaŭ ne multe parto de la jugoslava Federacio). Sed ankaŭ en Italio estas slovenoj (ĉirkaŭ cent mil personoj). Ili loĝas precipe en la parto de Italio kiu najbaras kun la slovena Respubliko. Triesto, ĉe la Adriatika Maro, estas la ĉefa urbo de tiu zono.

La slovena lingvo stas slava lingvo apartenanta al la okcieenta grupo (kiel slovaka, ĉeĥa kaj pola). Kiel kuriozaĵon oni povas mencii, ke la slovena gramatiko havas tri nombrojn: singularon, dualon kaj pluralon. La plej antikvaj slovenlingvaj tekstoj rilatas al religiaj skribaĵoj. Sed la vera renaskiĝo okazis dum la romantisma periodo. En tiu epoko aperis kelkaj el la plej gravaj verkoj slovenlingvaj. La libro de Anita Periĉ inkluzivas ampleksan parton de diversaj eroj de la slovena literaturo. Inter ili aperas fragmentoj de France Preŝern, poeto kiu verkis la slovenan himnon. Indas reprodukti ĉi tie unu el ĝiaj strofoj almenaŭ:

Ke vivu ĉiuj gentoj
eksopirantaj pri la kor',
ke transla kontinentoj
disput el mondo estos for,
en liber'
ne barbar'
ĉe limo estu nur najbar'!
Zivé naj usi naródi,
ki hrpené doĉkat' dan
ko, koder sonce hodi,
prepir iz sveta bo pregman,
ko rojak
prost bo usak,
ne vrag, le sosed bo mejak!

En tiu ĉilibro Anita Periĉ ankaŭ prezentas al ni trarigardadon pri la historia disvolviĝo de la italaj slovenoj kaj iliaj problemoj. Oni povus konkretigi la ĉefajn problemojn: la konflikto inter du tendencoj, unuflanke, la slovenoj volas konvservi sian memecon; kaj aliflanke, la italaj instancoj pli malpli senkonscie aŭ ne sufiĉe protektas aŭ simple atakas (tio variis laŭ diversaj momentoj) tian diversecon. Estas la klasika konflikto de etna minoritato kiu baraktas por defendi sian identecon kontraŭ la ekstera asimilado. Tiu lukto kelkfoje havis nuancojn speciale tragikajn. Dum la faŝisma periodo okazis la plej nigraj momento,j kaj tiamaj ekstermkoncentrejoj atestas ankoraŭ pri tiu tragika koŝmaro.

Per ĉi tiu libro Anita Periĉ intencas oferti materialon por koni la cirkonstancon de ŝia etno. La pli bona interkonatigo de la popoloj estas konvena vojo por progresi ĝis pli bona kaj respektema kunvivado inter la popoloj. Renato Corsetti skizas interesan enkondukon de ĉi tiu libro. Tie, li asertas: "Neniigo de ies kulturo, de ies animo, estas nur malmulte pli malgrava ol fizika ekstermo de malsanuloj".

Tamen, antaŭ ol fini, mi devas fari lastan konfeson: Ne facilas esti... rezencisto de tiu ĉi libro por la persono kiu, kiel mi, ĝenerale ne spertas specifan aparteno-senton al konkreta lando aŭ al kolektiva koncepto pri kulturo aŭ tradicio. Alivorte, probable, je la komuna senco de "patrujo" mi ne sentas min tro patrujema (eble pro mia individueca sento pri la ekzisto). Pri la antikvaj gekristanoj oni diris, ke por ili iu ajn patrujo estis stranga, kaj iu ajn stranga loko estis ilia patrujo. Tiusence, mi simpatias pli al la kosmopolitistaj perspektivoj: "Mia patrujo estas la tuta mondo" (Dante); "por mi ne estas alia patrujo ol la homaro" (F. Montseny). Ĉi tio je komenca alproksimiĝo, ĉar pli profunde kaj pli sincere mi aparenas al la personoj kiujn mi vere amas, mi apartenas ne al iu lando sed al pli granda spaco: al la patrujo de la koro.

Lorenzo Noguero.


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo