Beletro

Lorca en la galega lingvo

Federico García Lorca, la plej ganda hispana poeto dum la lastaj jardekoj, verkis ses poemojn en la galega lingvo. Du el ili esas tradukitaj en Esperanton de nia galega samideano Antonio Alonso Núñez. Trafe kaj zorge.

La temoj de tiuj poemoj ankaŭ estas galegaj aŭ pli bone dirite, prisantiagaj, kio fakte signifas duoble galegaj. La luno santiaga de Federiko elvokas tuj en nia spirito la grizoverdajn pejzaĝojn de Galegio per sonoraj muzikaj versoj: la bravan maron, la luvon kaj pinojn, envolvitajn en milda melankolio... Kaj kun tiuj bildoj ĝi sugestas ankaŭ la misteran mondon nerezisteble allogan de ombroj dancantaj en la nokto santiaga "de l' Mortintoj tra l' Korto".

Jen madrigalo de Federiko, kiu bele prikantas la urbon Santiago:

Al la urbo Santiago

Pluvas Santiage
nia amdolĉo.
Blanka kameli' aera
tenebriĝas en sun-fono.

Pluvas Santiage
en noktoobskuro.
arĝenta sonĝoherbaro
kovras la malplenan lunon.

Pluvo  vidiĝas trastrate
vira kaj ŝtona ĝemar'.
Vento vidiĝas svagema
ombro, cindro de la mar'.

Ombro, cindro de la mar',
Santiago, de l' suno for'.
Akvo de maten' antikva
al mi tremas en la kor'.

Leginte ĉi tiun poemeton, mi ne povas ne elvoki la figuron kaj versojn de Rosalia de Castro, la ĉefpoetino de Galegio, la simbolo de la spirito, pejzaĝo kaj sensiveco galegaj. Ŝiaj versoj neimiteble portretas la galegan animon kune kaj la propran doloron kiam ŝi skribas:

Mildo kaj spen' baraktis
en la tag' de grizaj tonoj,
dorme pluvis plomb-pluvadis
kun trankvila monotono.
Kaj dum mi dolore larmis,
mia filo, freŝa rozo,
en serena dorm' forpasis.

Sed Lorca, genia poeto malkovranto de sekretaj mondoj, ne restas ĉe la sojlo melankolia de la pejzaĝoj, sed eniras en la animon fantazian de l' galegoj, rekreante misterajn scenojn pratempajn, eble plene kompreneblaj nur al galegoj, kiel tiu ĉi poemo:

Danco de luno Santiaga

De la blanka ĝentilulo
vidu la velkintan korpon!

Temas pri l' luno dancanta
de l' Mortintoj tra la Korto.(*)

Vidu la korpon velkintan,
nigran de lupoj kaj ombroj.

Patrino, la luno dancas
de l' Mortintoj tra la Korto.

Kiun ŝtonĉevalo vundas
pordo-rande de la sonĝo?

Temas pri l' luno! La luno,
de l' Mortintoj tra la Korto!

Kun okul' nubplena, kiu
vidas miajn vitrajn mornojn?

Temas pri l' luno! La luno,
de l' Mortintoj tra la Korto!

Kun okul' nubplena, kiu
vidas miajn vitrajn mornojn?

Temas pri l' luno! La luno
de l' Mortintoj tra la Korto!

Lasu min morti surlite
revantan florojn el oro.

Patrino, la luno dancas
de l' Mortintoj tra la Korto.

Ve, filin'! Min blanka igas
ĉielaero per blovo.

Ne l' aer' sed luno trista
de l' Mortintoj tra la Korto!

Kiu muĝas ĉi ĝemegon
melankolian de bovo?

Patrino: Luno, la luno
de l' Mortintoj tra la Korto!

Jes, la luno, la luno
kun uleksoj por krono,
dancanta, dance, danca,
de l' Mortintoj tra la Korto!

Ni devas danki nian amikon Alonso pro la traduko de tiu du poemoj de Lorca, ĉefe ĉar ni bone scias pri lia prefera inklino al Ekzaktaj Sciencoj. Lia meritoplena klopodo fariĝas do ankoraŭ pli dankinda!

La Redakcio

(*) "Korto de l' mortintoj". Galege, "Quintana dos Mortos" (pr. kintana dos mortos), unu el la famaj placoj en Santiago. "Quintana" estas antikva kaj elvokiva vorto, kies significo esas placo, korto, k.s. "Mortintoj" memorigas pri antikvaj tombejoj en tiu loko.



Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 11ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo