Lirikaj paĝoj

Amazono

Blovas freŝo de l'mateno
al vizaĝ' el for'
kaj mi juna, sen kateno
kun bolanta kor'.

Portas min Pegaz' sen brido
fulme kaj sentim',
antaŭ mia okulvido
monda bel' sen lim'.

Hufoj sparke radiantaj,
kies ven' post vi?
Displektiĝas helaj kantoj
super voj' de mi:

Atingota Helikono
ĉe leviĝ' de l' sun'
nu, Pegaz', al cielfono-
kun ni la Fortun'!

Tie el sub hufo nova
klara akvofont'
tuj ekŝprucos per fort'nova
klara akvofont'
tuj ekŝprucos per fot'nova
en la sin' de l' mont'.

Kiam la fratinoj miaj
venos kun fervor',
vervo kaj inspir' iliaj
ardos en la kor'.

Kaj al venk' de nia kredo
tra danĝera voj'
kaj Perse' kaj Andromedo
gardos nin kun goj'.


Elisaveta Bagrjana (1893-1991)
Trad. Canko Murgin (Bulgario).

bagrijana

Kajero 13ª ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo