Hieraŭ mi renkontiĝis kun amikio ĵus veninta el Rusio, kiun mi ne vidis de antaŭ 52 jaroj. Li kaj mi kune, kunvivadis dramajn jorojn, kiam ni ambaŭ sur angla ŝipo "Stambrook" forlasis la havenon de Alicante jam en la stertoroj de la hispana intercivitana milito, dum la bomboj de faŝistaj aviadiloj persekutis nin celante dronigi nin, antaŭ ol ni atingus nian ekzilejon.
Preskaŭ mirakle ni savis nian vivon sed kiam ni alvenis al la alĝeria haveno de Orano, la "demokrata" registaro de Francio preparis por ni memorindan akcepton per honta parado de senegalaj soldatoj, kiuj per bajonetoj ne permesis nian elŝipigon... Brava akcepto de niaj "amikoj" al la batalantoj por libero kaj demokratio!
En tiu haveno, ni, jam ekzilitoj, restis 17 tagojn vivante nur dank' al panpecetoj kiujn ni ricevis de niaj simpatiantoj, venintaj per boatoj prokisime al la ŝipo, fidele imitante tiujn scenojn videblajn en parkoj, kiam infanoj ĵetas panpecetojn al simioj. Sed tio estas simpla anekdoto nevole ŝprucanta el mia plumo, ĉar kio reale mi intencas diri estas, ke dum tiuj 17 tagoj de terura malsato, tiu amiko, kiun mi hieraŭ renkontis kaj mi mem pasigis nian tempon plaĉe parolante kaj parolante pri niaj koncernaj idealismaj konvinkoj, inter kiuj ankaŭ Esperanto. Li, ĝisosta komunisto; mi, modesta simpatianto de liberpensemaj ideoj; ambaŭ, plenaj de vivo, iluzioj kaj esperoj...
Kia fervoro en li! Kiom da energio, fido kaj forto en la komunismaj ideoj de tiu homo, malgraŭ la pesimisma etoso de tiuj tagoj post la malvenko en Hispanio. Laŭ li, Sovetunio estis patrujo de ĉiuj laboristoj de la mondo, savonta la homaron de la kapitalisma ĥaoso. Kaj pentris tiun landon kiel modelon de perfekte organizita ŝtato, regata de la ŝaĝa idearo de la marksismaj ideoj kaj de homoj senriproĉe idealismaj. La revolucio devus okazi en la kapitalismaj koruptaj landoj far la lokaj komunistaj partioj, ĉar la imitinda modelo jam estis la brila Sovetunio!
Post tiuj 17 tagoj de senfinaj priidealismaj konversacioj, li kun kelkaj elituloj de la partio forlasis la ŝipon por rekte veturi al Sovetunio, al la "paradizo". Mi, same kiel la ceteraj ekzilitoj, per vagonoj al koncentrejoj, denove ĉirkaŭataj de senegalaj bajonetoj (tiamaj koloniaj trupoj).
La jaroj forflugis, kaj denove mia amiko kaj mi, ambaŭ jam maljunaj, perdinte la "paradizon" kaj eble ankaŭ kelkajn el niaj revoj, renkontiĝas nun en kafejo por konversacii inter gluto kaj gluto da aroma bongusta kafo...
Kompreneble, ke ni elvokis niajn konversaciojn sur la ŝipo "Stanbrook". Li restas ankoraŭ komunisto, sed tiu lia nuna idearo, nenion similas al tiu, kiun li senbride kaj entuziasme proklamis antaŭ duonjarcento. Post tiom da jaroj da loĝado en Sovetunio, li povis propraokule distingi kaj konstati kio estis paradizo, kio terura infero, kio estis marksismaj ideoj korekte aplikitaj en la vivo rusa, kaj kio estis la realo kaj trompo rilate al la veraj aspiroj de la laborista popolo... Objektive, la rusa popolo multe progresis dum la unuaj jaroj de la revolucio kompare kun sia antaŭa reĝimo, sed baldaŭ la teknokrataro bremsis tiun progreson kaj organizis la ŝtaton kiel gigantan prizonon, sen rajtoj kaj aspiroj por la laboristaro. Al tiu regresema politiko en Rusio oni devas nepre aldoni en la aliaj landoj de Sovetunio la neagnoskon de la propraj karakterizoj kaj kulturaj signoj de identeco de tiuj popoloj, kio evidente vekis en ili frustraciojn vundige profundajn. Koletiĝus multaj eraroj, ofte monstraj malhumanaj eraroj absolute netolereblaj en civilizita mondo, inter kiuj ni, unuavice indiku la nerespekton al la homaj rajtoj de la individuoj kaj la starigon de fera polica ŝtato, certe tute neimagebla kiel modelo por la laboristaro. Sed la plej granda eraro sub socia vidpunkto estis forgesi, ke la partio havis kiel aprioran taskon defendi la laboristajn interesojn, eĉ antaŭ ol tiujn de la ŝtato, pragmatan agadon kiun ĝi neniam plenumis. Ankaŭ ideologie la eraroj abundis pli ol la korektaj interpretoj: Trafe oni emfazis la principojn pri klasbataloj kiel deviga elemento de la historia dinamismo, sed grava eraro de la Marksteorioj kaj sovetaj ideologoj estis konsideri ĝin kiel unikan kaj decidan faktoron, ĉar efektive ekzistas aliaj faktoroj same gravaj por klarigi la kialon pri sociaj ŝanĝoj kaj historia dinamismo, ekzemple scienco kaj tekniko. Ambaŭ sufiĉe decidigaj por provoki ŝanĝojn sociajn, ekonomiajn kaj historiajn, kiuj absolute ne rilatas al la klasbatalo. Mi opinias, ke eĉ amo kaj solidaro estas tiel influitaj kiel klasbatalo: oni batalas por ebligi pacan kunvivadon kaj ne por batali!
Alia elemento el la Marks-teorioj fiaskinta tiel teorio kiel en la pragmata aplikado en Sovetunio kaj en la tiel nomataj "socialismaj landoj", estas la laborsistemo, per kiu oni intencis redistribui la laborprofiton. Efektive, ne la klasikaj rilatoj entreprenisto-laboristo, aŭ kapitalo-salajrato, la marksismaj ideologoj akre kritikis la alproprigon de la plusvaloro fare de la kapitalistoj. En la klasika duopo, ili anstataŭis la entrepreniston per ŝtatkapitaliston, kiu alpropriĝas al si la plusvaloron generatan de la sistemo kaj redistribuas ĝin laŭ la bezonoj sociaj kaj je la profito de la laboristoj, kio evidente mortigas la stimulojn, plialtigas la kostojn de la produktado, malriĉigas la socion, kaj lasas la laboristojn sen ia ajn kompenso al ilia klopodo, kio inklinigis prisociajn studemulojn prave diri: "ke ne sufiĉas ŝanĝi la juran titolon de kapitalo se la ekspluatsistemo daŭrigas por la laboristoj samajn maljustajn redistribuojn de la plusvaloro".
"Eble, la plej granda eraro de la tuta politiko en Sovetunio kaj orienteŭropaj landoj estis la rigida netoleremo de iniciatoj kontraŭ ini iatoj, ŝanĝoj aŭ revizioj de la sistemo politika-socia. Novaj iniciatoj, precipe se ili venis de anonima laboristoj aŭ simpla civitanoj, estis tuj konsiderataj kiel perfido, kiel nepardonebla atako al la sistemo. En tiu ĉi kazo la sovetaj ideologoj perfidis ne nur la popolon sed ankaŭ la marksajn teoriojn, ĉar marksismo estas reviziema laŭ sia propra esenco: Marks' konsideris kiel bazon de sia filozofia penso la ideon pri la unuarangeco de "esti" super "pensi", aŭ kiel li komentis: "kio gravas ne estas tio, kion la homoj pensas, kion ili diras, ke ili faras, sed tio, kion ili reale faras", do penso pri lhistoria realo devas ŝanĝiĝi kaj mem korektiĝi depende de realiĝontaj faktoj La sekvoj de tiu agadsistemo faris el la "socialismaj landoj" gigantan karceron, maljustan socion, diktaturon netolereblan, kiun la popolo, la laboristoj, jam de longe abomenis, ĉar evidente tio ne estis regado de la popolo por la popolo sed tirana reĝimo".
La dialogo ofte fariĝis longaj monologoj per kiuj li, mia amiko, volis esprimi la esencon de siaj spertoj kaj siajn grandajn sciojn politiko-sociajn, kaj li proklamis antaŭ mi kun vera fervoro, ke la iamaj bonaj komunistoj ankoraŭ ne finis sian taskon: mizero, rasismo, fanatikaj naciismoj, lokaj militoj, laboristaj rajtoj, ekologio kaj mil kaj unu problemoj ankoraŭ sts antazu ni postulantaj justajn solvojn. Kiel trafe deklaris antaŭ ne longe hispana komunisto (eŭropa parlamentano) la homaj rajtoj kaj kelkaj aliaj brilaj pricipoj subskribeblaj eĉ de konservativuloj ne sufiĉas por revivigi la siglojn de la partio aŭ la partion mem, ĉar la afero ne estas problemo pri prestiĝo aŭ sentimentalismaj reagoj. Tio jam estas paseo. La sociaj problemoj de nia epoko ne plu estas la samaj, kiuj postulis iam la fondon de la komunista partio, jen kial ni devas rekomenci per renovigata idearo, novaj principoj kaj novaj iluzioj la taskon, ne nur por kontraŭbatali kaj solvi la problemojn ndikitajn, sed celante krei nomaron solidaron kaj pli ustajn vivkondiĉojn por la laboristoj, kongruajn kun nia epoko. En tiu revo ankaŭ vibras la esperantista ideo kiel pragmata aspiro, kaj la abomeno kontraŭ ĉiaj politikaj kaj sociaj dogmoj, pro primitivaj, maljustaj kaj malaktualaj...
Nia kafo-gustumado kun suka konversacio komenciĝis je la kvara posttagmeza kaj finiĝis kiam noktomezo jam estis forpasinta. Mi tute ne laciĝis aŭdante tiun batalanton, tiun revemulon kritiki kaj priskribi la evoluon de la socipolitikaj ideoj laŭlonge de la lasta jardekoj. Kompreneble, ke multaj politikaj nanoj kiuj en atingas la staturon de idealistoj, almozuloj de postenoj kaj profitoj, indiferentuloj, ĉi tiun temon konsideros banala, sensignifa, netranscenda... Mi, eĉ kelkfoje ne opiniante same kiel li, sentis en la fundo de mia koro admiron por tiuj homoj kiuj malavare sin donas al idealo.
Ĝuste kiel mia amiko.
A. Marco Botella
******* ********** ********