Trablovoj alizeaj, aromoj el bananujoj, varmaj sonoroj el kordinstrumentoj kaj voĉoj: Kanariaj Insuloj.
HALE-anoj kunvenis kadre de la 51a HEF-kongreso. Nur plenmano da. La Laguna, tiel proksima al la koro de ĉiu progresema esperantisto, geografie tre foras. Neeble, do, eĉ ne supraĵe, pritrakti nian nunan problemaron nek skizi la profilojn de nia estonta agado.
Sed tio, kvankam plej grava, iĝis ĉi-kaze sekundar manko. Nian animon
gvidis alia imperativo: la deziro omaĝi al prof. Juan régulo Pérez, al
ties vivo kaj verkoj, stampitaj per alta intelekta praktiko kaj sindonemo,
nome homeco. Ni avidis kunfesti lian bonhomecon. Sincere. Modeste sed
arde. Per la plej grandioza, kiun homo povas donaci al alia, la plej
intima, la plej profunda: la lirlo de la animo: la poezio. Pompon kaj
brilaĵojn ni lasis -ĉiam lasos- al la kultivantoj de la falso. En La
Laguna ni kundividis aŭtentan vibradon kolektivan. Tiele premieros la
Lirikaj Festoj de HEF.
Tri sesioj. En la unua kaj la dua, parola poezio: originalaj kaj tradukitaj poemoj, lirikaj rakontoj kaj eseoj el la plumoj de Carmel Mallia, Verloren van Themaat, Abel Montagut, Giorgio Silfer, Marko Petroviĉ, Edwin de Kock, Georgo Kamaĉo, Gabriel Mora i Arana, Gonçalo Neves, BorisKolker kaj Antonio Marco Botella kaptis la spiriton de la ĉeestantoj pere d ela voĉoj de ana Manero, Pedro Garrote kaj mia propra, kun muzika fono el R. Strauss, Mussorgsky, Rimsky-Korsakov k.a. Unika ŝanco ĝui tiom da unurangaj beletraĵoj kunaj. Sensebla pruvo -fierdona pruvo-, ke Esperanto ne nur trabatas al ni la vojon al alirimede nealireblaj kulturoj, sed ankaŭ kreas propran universalan kulturon. Tiel vivantecan, altflugan kaj allogan, ke, eĉ se nur por partopreni ĝin, ja valorus la penon plonĝi en la lernadon de nia lingvo.
En la dua sesio de la Lirika Festo partoprenis nia kdo Marko Petroviĉ, el Jugoslavio, per tri belaj poemoj. Liberecana kritiko al la burokratoj, pledo por la sociaj konkeroj, por aŭtenta socialismo... Jen unu el la poemoj de nia kdo deklamitaj sur la scenejo de La Laguna en tiu memorinda Festo:
La tria sesio konsistis en liriko-muzika spektaklo: la profil' de viaj spuroj. Entuziasmoplene konceptita propono de kunmeto de diversaj esprimrimedoj aŭ arteroj -poezio, muziko, kanto, lum- kaj son-efektoj, ktp. —en poeziecan tuton. Originale esperanta aranĝo. La kantistino kaj gitaristino Laura Carballo, de Kostariko, s-anino Ana Manero, s-ano Fernando Moral kaj la ĥoro "Verda Stelo", de Madrida Esperanto-Liceo... Kiom da belaj nuancoj, fajno, sentivo, komunikpovo... kunaj! Kia honoro por mi kunroli per deklamado kaj kantado!
Pri la muzika flanko okupiĝis s-ano Pedro Vilarroig, de Madrida Esperanto-Liceo. Kiel komponinto kaj interpretinto de la konĉerto por piano kaj orkestro, kiu kasede fonis dum la poemdeklamado, kaj de la impona simfonio "Kosmo", per kiu finis la spektaklo. Kiel muzikiginto kaj harmonizinto de ĉiuj kantitaj poemoj. Kiel dirigento de la ĥoro "Verda Stelo"... Eskvizite. Majstre. Kun la tuta majesto de aŭtenta talentulo.
Pri la poemoj kaj teksto responsas mi. Mia koro, mia amo al la poezio, mia bezono starigi poezian dialogon kun la aliaj. Se io kun la plej eta rilato al la arto troviĝas en mi, tion ja mi elverŝis —aŭ klopodis elverŝi— sur la tekston kaj poemojn de "La profil' de viaj spuroj". Pene kaj ĝojige. Pri la fina rezulto, kompreneble, parolu nur la spektintaro.
Kiel kunordiginto de la Unua LIrika Festo de HEF, mian plej koran dankon al la homoj, kies kontribuoj ebligis la sukceson de nia aranĝo. Same, al la beletgristoj iel reagintaj al nia rekta alvoko, eĉ se ili diverskiale sendis al ni nenian kunlaboron aŭ tia trafis nin malakurate.
Al la ceteraj eminentaj poetoj, kiuj eĉ ne degnis respondi nian invitleteron, multaj el kiuj neniam ŝparis laŭdojn al prof. Régulo nek bombastojn pri grandaj rondoj familiaj ks, mian plej korajn kaj elegantan forgeson. Ili sidu plue ĉe Olimpo; ni, ĉe la popolo.
HALE aliĝis tuj al tiu omaĝo. Ne vane prof. Régulo estis —estas— progresema homo apartenanta al niaj laboristaj vicoj. Ja antaŭ la eksplodo de la hispana enlanda milito li anis ĉe laborista asocio kaj prezidanttis ĉe progresema studenta federacio. Tial li suferis plurjaran karceron en la teruraj Nord-afrikaj prizonoj kaj koncentrejoj de la Franko-a diktaturo. NI scias, ke li, prof. Régulo, ankoraŭ restas fidela al tiuj progresemaj idealoj.
El Kanarioj, krom la impreso, ke ondeto da pesimismo ekstariĝas ĉe la hispana esperantistaro, krom la bedaŭro, ke ne multaj gejunuloj partoprenis —La Laguna, tiel proksima al la koro de ĉiu progresema esperantisto, geografie tre foras—, krom mia ĉiuflanka klopodado ĝis la lasta momento, por ke oni havigu al ni la rimedojn minimumajn por inda disvolvo de nia festo-omaĝo, laŭe al la alta intelekta staturo de la priomaĝito, krom ĉio ĉi, ni kunportis al Madrido la esperantan fervoron kaj amikecon de pluraj kanariaj samideanoj, sncerajn gratulojn min spronantajn al plua laborado super la kulturo en Esperanto, mil kolorojn, mil kanzonojn kaj unu bildon porĉiame gravuritan en la animo: la noblan frunton, la serenan rigardon de homeca homo katenita de malsano: Juan Régulo Pérez.
Mia omaĝo al li ja konstantas miakore.
Miguel Fernández Martín.