EL NIA NIO INTA -DU LAMENTOJ
El
nia nio inta -du lamentoj,
du nigroj dise drivi kondamnitaj,
du frostoj, du stuporoj viv-evitaj,
du ŝrikoj, du elvokoj, du turmentoj.
Kadavras plu la kor' de miaj sentoj
ĉe lipoj, sinoj, brakoj aminvitaj.
Vi serĉas min per kisoj hipokritaj
en fremdaj buŝoj, strangaj firmamentoj.
Sed lange mi saporon je vi portas,
ĉe via ventro mia varmo spuras,
feblas fiero, dum saŭdado fortas.
Kaj fate, ve! kunflui stride kuras
ĉi du anksioj, kiuj disaj mortas
kaj kunaj reciproke sin torturas.
Miguel Fernández.
******
********** ******
EL AKTUALA POEZIO.
Ĉe la rando
de la menso
ŝtelkaŝe
fuĝas penso;
kaj mi,
en ĝia denso.
-*-
Estas vorto
mensforto
tra risorto
laringa.
Esta vorto
homforto
el retorto
pensinga.
-*-
Liven Dek