Ekologiismo

LA AGONIO DE KORMORANOJ

Onid iras, ke "unu bildo efikas pli ol mil vortoj", kaj tiu diro montriĝas en la realo vera, ĉar la bildo sur nia kovrilo montranta la agonion de kormorano, estas tiel korprema kaj okulfrape drama, ke wi, en kelkaj horoj trakuris la mondon sur la paĝoj de gazetoj  kaj ĵurnaloj  emociigante milojn, milionojn da koroj, kiuj vidis en la ekmortanta naĝbirdo katastrofon ankoraŭ pli teruran ol la morto de miloj da homoj: la morton de nia tuta ekologia sistemo, kio signifas la pereon de ĉiuj estaĵoj sur la tero.

ReguloLa patosa bildo de tiu agonianta kormorano, tiamaniere kortuŝis la homojn, ke la registaroj de la alianciftaj nacioj batalantaj ĉe la Persa Golfo rekomendis al la redakcioj de la grandaj ĵurnaloj kaj informagentejoj ne tro disvastigi tiun bildon, kiu tiel profunde vundas la sentivecon de la civitanoj. Ĝi grafike anoncas veran katastrofon sur nia planedo!

Sed kiu abomeninda krimulo ordonis tian masakron? Iun tagon ni ellitiĝis kaj surprizitaj legis la novaĵon: la tirano de Bagdado ordonis verŝi en la maron de la Persa Golfo milojn da tunoj da nafto, laŭdire "por eviti permaran invadon de  sia teritorio". Kaj fiŝoj kaj birdoj mortis po miloj. Estis ja grava terorisma agreso kontraŭ la vivo en tiu regiono! Kompreneble, neniam mankas al la tiranoj de la terglobo preteksto por pravigi ĉiujn el siaj masakroj, kaj freŝaj  ankoraŭ  en nia memoro restas: la invado de Granado, aŭ Panamo, la murdo de centoj da virinoj kaj infanoj en rifuĝejo de Bagdado, kaj aliaj sennombraj amasbuĉadoj triste famaj. Ne, pretekstoj  neniam mankas  al la tiranoj, sed en tiu ĉi kazo ni konstatu, ke tiu ne estas la sola "heroaĵo" de la iraka diktatoro, kies "curriculum vitae" povus ruĝigi eĉ la plej grandan senhontulon: li estis ateisma, iam li batalis kontraŭ Irano kaj fervora diadoranto instiganta al la sankta milito, kiam li luktis kontraŭ Usono; indiferenta pri la palaestina kaj arabisma kaŭzoj kaj kelkajn jarojn poste porpalestina ĉampiono kaj fanatika ĉefgvidanto porarabisma; murdisto de sia propra popolo devigante ĝin batali kaj morti dum ok sinsekvaj jaroj en militaventuro, kiun li nun ripetas per nova agreso al emirlando; perĥemiaĵa mortiganto de irananoj, kurdoj aŭ ne gravas kiu, se tio taŭgas por liaj personaj ambicioj... Kia "honoro", kia nova "medalo" mankas al tiu histriono por ornami sian bruston? Eble nur tiu de ekologia murdisto provanta venenigi la akvon de la Persa Golfo...

Kaj miloj da estaĵoj mortis neripareble en la makabra eksperimento!

Ankaŭ la kormorano de nia bildo emociiginte la homaron!

Ĉu eble  tiom da krimoj pravigas militon? Ne, etike ekzistas neniu justa milito, des pli se ĝi kuntrenas naftan odoron... Sed la negoco estas ja la negoco, kaj kelkaj nacioj sub la ŝildo de Unuiĝintaj Nacioj iris ĝis la sekaj teroj de Arabio por restarigi la "internacian juron" rompitan de la iraka diktatoro..., sed ankaŭ kaj precipe allogitaj de la naftodoro. Ankoraŭ pli malfeliĉe, al tiuj armeoj sin prezentis sub la estra gvido de Usono, la "ĝendarmo de Okcidento", preter solvi ĉiujn problemojn de la mondo, bedaŭrinde ne laŭjure aŭ laŭjuste, sed klopodante ke la pesilo kliniĝu favore al la propraj interesoj. Kaj se ni iom malantaŭen rigardas, ni tuj kosntatos veran rozarion de agresoj de tiuj "ĉampiono de la justeco" ne facile pardoneblaj: Vjetnamo, Ĉilio, Grenado, Panamo, ktp. Temas pri lando, kiu alnomas la dudek sud-amerikajn landojn "mia korto" kaj kun tiu arbitracia rajto disponas de la destino  kaj la riĉaĵoj de tiuj popoloj fakte sklavigitaj kaj vivantaj en absoluta mizero...

Nun, kiam jam la batalo ĉe la Persa Golfo finiĝis kaj miloj da mortintoj restas sur la dezerto, ankoraŭ neenterigitaj, sub la brila suno arabia, naŭzas  jam aŭdi paroli pri la distribuo de la "bongusta torto" inter la negocistoj de la venkintaj nacioj, aŭ pri la monstraj profitoj de la negocistoj pri nafto. Kun doloro ni povas jam nin demandi, kio fariĝis el tiom da idealoj alvokitaj, el tiom da maljustoj korektendaj, el la brila aranĝo kaj pacigo de la regiono, ĉar la nepotismaj aŭtoritatoj de Kuvajtio kaj Saŭdi-Arabio jam reokupas siajn postenojn, la tirano de Bagdado restas en la sia, la fanatika Ŝamir eĉ ne volas aŭdi pri eventuala solvo de la palestina problemo, ktp. Kiu estu la konkludo pi tiu milito? Nekontesteble aperas la respondo: absurdas la okazigo de tiu milito! Falsas la frazoj pri kuraĝo, patrio, "internacia juro", sankta milito, ktp. post la morto de miloj da soldatoj kaj civitanoj...

La tuta regiono restas senstabila kaj plena je ruinoj. Kaj malsato, mizero, morto kaj malamo regas en ĉiu angulo de Irako, Kuvajtio, Saŭdi-Arabio, en ĉiuj scenejoj de la konflikto. Tiu estas la bilanco senesperiga, kiun oni perceptas post la abomena milito...

Dume, la vulturoj ĉirkaŭflugas super la dezerto kaj la kormoranoj kun siaj fratoj agonias sur la strandoj de la Persa Golfo.

La Redakcio.

Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo