Ĉe la sojlo de nova jaro, dum milionoj da personoj sin pretigas ankoraŭfoje gurdi kristnaskokantojn, kies tekstoj parolas pri pacnoktoj kaj amnoktoj, ankoraŭfoje ripeti la vakuan ritaron de la bondeziroj kaj la maskeradon de la amikeco kun kerubaj ridetoj sur la lipoj, ankoraŭfoje afekti feliĉon kaj kontenton malgraŭ ĉio, tia glavo de Damoklo, la milito, pendas multe pli proksima super niaj kapoj, tia inkuba besto skuas la radikojn de ĉiuj homoj kun minimumo da homeco. Sed, kion fari kontraŭ la ĝeneralaj ambicio, absurdo kaj frenezo?
Konsternita kaj senpotenca, jen mi prenas la unusolan armilon pravigeblan, la krajonon, kaj kiel beletramanto mi kraĉas mian indignon, tamtamas verojn kaj kaŝan kaj palpeblajn pere de la sekva fikcio. Bele, se ĝi nur ĥimerus, kaj la Milito ĉe la Persa Golfo neniam havus lokon.
Vulturoj...
Vulturoj ĉirkaŭflugas. Blekoj, vento kaj silento. Luna silento sekvas la stridojn de la birdoj kaj la mistonna kanton de samuo verde flava kiel galo. Kiel atendo senutila. Kiel eterna koŝmaro...
Oazo fonas, foras. El ĝi nur scintiloj blankaj-bluaj. Du okuloj dispertaj, vitrecaj, rigardas iudirekte. Aŭ ĉien. Kiu povus scii? Vi, Mahdi/Petro, plena muto, gape, la bruston inundita de ruĝo, la mienon misformita de doloro, teruro aŭ surprizo. Sola... Sed ne sola. En akompano de dissemitaj mutoj kiel vi.
Kunuloj kaj kontraŭuloj dise, pelmele, returne fuĝis -la paniko- post la apokalipsa spektaklo. La batalo: misiloj -ĉu ne mis-iloj?- kaj skualoj da veneno; surdigaj sibloj, tute ne eblis distingi la proprajn tankojn, aviadilojn kaj helikopterojn disde la malamikaj pro la simpla fakto, ek ili sammarkas, samdevenas -Okcidento... kaj la morto. Via morto, (1) Mahdi/Petro, pro porkaj interesoj al vi fremdaj.
Identaj bataliloj. Nur se temas pri mono, la armilproduktaj landoj senskruplas pri la koloroj de la flagoj, la haŭtoj kaj la ŝvitoj. La gigantoj vendas mortigilojn kontraŭ nafto. La gigantoj ludas ŝakon per la nanoj. La gigantoj bombastas pri etiko, dum ili difinas la mavulojn de ĉiu epoko laŭ ekskluzive ekonomiaj kriterioj. Nur nun, invadinte Kuvajtion, Sadam oficiale satanas. Kiam kelkaj homamaj organizoj denuncis la genocidon de la kurdoj far tiu kanajlo, kie la kondamno kaj bojkoto de la nun kondamnema kaj bojkotema UNo? Kie la reago de la internacia komunumo nun servile subiĝanta al la volo de Usono? Sed kion Usono celas? Ĉu ne kontroli la araban nafton pere de siaj vicreĝlandoj -Emirlandoj- en la Persa Golfo kaj tial ne permesas aliajn usonumi en ili? Kiam en 1980 Irako agresis Iranon, kie la voĉo de la nun ĉielklama-Eŭropo? Aliflanke, ĉu eble la konceptoj agresanto kaj agresato ŝanĝiĝas kun la tempo? Sendube jes, se juĝi laŭ la faktoj: oni tiam plej rigore efektivigis la militan blokadon de la agresito, Usono sendis siajn trupojn al la Golfo (kia ironio de la lingvoj! Hispane "golfo" signifas ankaŭ "fripono") por trudi batalhalton malfavoran al la lando de Jomeini, la tiama oficiala mavulo, la danĝero, cetere, vera enkorpiĝo de inkvizicia fanatikeco. Ok jarojn da sango, da leĝaj murdado kaj teroro: la milito. Multaj milionoj da dolaroj por la fabrikantoj de armiloj kaj unu miliono da mortintoj -kia honto!, kia naŭzo!-, sur kies memoron ka ŝtatestroj de Irako kaj Irano plej frivole, nur pro la al ili plej konvena politik strategio en la nunaj cirkonstancoj, ĵus fekis farante pacon surbaze de reveno al la deirpunkto. Tiaj la regantoj taksas la vivojn de siaj povraj regatoj. Kia senpotenco! Kia paroksismo de kolero!
Jen, vidu, Mahdi/Petro, al kio servas la sinoferemo de la mistifikitaj patriotoj. Vidu la destinon de tiel stultaj mortoj kiel via... Sed vi plu ne povas vidi, malgraŭ viaj larĝe malfermitaj okuloj, ĉar vi kuŝas por eterne. Vi jam estas nur nomo inter funebraj, pompaj, falsaj, kliŝaj frazoj farĉitaj per "kuraĝo", "honoro", "alta gloro"... Vi jam estas kelkaj larmoj sur la vangoj de viaj parencoj kaj kompanoj, la nebula rememoro, ia foresto, ia frustracio...
Eble kun la koro en ardo, eble kun tia nobla timego, kia kunpremas la animon kaj frostigas la spiraĵon de la poetoj kaj partianoj de la vivo, vi, Mahdi/Petro, demetis vian plenan junecon en Bagdado/Vaŝingtono aŭ Moskvo aŭ Londono aŭ Parizo aŭ Romo aŭ Madrido aŭ... kaj transversis vin en soldaton pretan al sankta milito/defendo de la homaj rajtoj. Dupe. Ĉar "milito" kaj "sankta" reciproke sin repelas: nur paco povas sankti/Blinde. Ĉar pri kiuj rajtoj temas? Ĉu ja pri la rajtoj de la submetitoj al la pulĉinelaj, putraj kaj nepotismaj plutokratioj Kuvajtia kaj Saudi-Arabia, aŭ pri la rajtoj de iliaj ŝejkoj, reĝoj kaj regantoj iĝi ĉiam pli kaj pli riĉaj? Pri kelkaj faktoj vin oni certe ne informis, ĉu ne vere?
Ne. Nenia sankta idealo. Nenia spirita valoro. Nur la nafto.
La senfina tragedio en Libano: la interveno de Sirio kaj Izraelio, la interreligiaj amasbuĉadoj, la sistema bombado de Bejruto far la armeo de Begin' ne tuŝas la konsciencon de la nacioj, ne vokas niajn etikajn registarojn, sentinelojn de la internacia juro, meti finon al tia hekatombo.
Kaj kio pri la palestina problemo? Dum Izraelio fajfas pri ĉiuj rezolucioj de UNo rilataj al la okupitaj teritorioj, dum Izraelio aneksis la Orientan parton de Jerusalemo, dum Ŝamir kun azena obstino ne agnoskas la aŭtoritaton de PLO (Palestina Liber-Organizo) kaj rifuzas veni en akordon pri la ekzisto de la du ŝtatoj en la eksbrita Palestino, la palestina popolo suferas konstantan senon je la plej fundamentaj homaj rajtoj sub la planoj de la idoj de Izraelo. Kaj malgraŭe Mahdi/Petro, neniu el la registaroj nun tegitaj per sublimaj argumentoj juraj kaj moralaj por komenci la Militon ĉe la Persa Golfo sendis iam siajn trupojn depostuli la rajton de la Palestina popolo. Do, nur la nafto, Mahdi/Petro. Nur pro nafto via morto.
Unuarangaj kaj ne tiel gravaj aŭ tute sensignifaj naftuloj. Jen la du kategorioj, en kiujn la Konsilio de Sekureco de UNo ŝajnas dividi la homajn estojn por pliki sian duoblan oralon: homoj, kies rajtojn ne eblas lezi sen perturbi la mondan pacon, kaj homoj senpune murdeblaj -kurdoj, irananoj, libananoj, aŭ palestinanoj-.
Vulturoj ĉirkaŭflugas...
Ne tro diste, arganoj kaj drilegoj ĉe petrol-putoj. Sube, kamo de kadavroj, kaj viaj okuloj, Mahdi/Petro, preskaŭ eksterkavaj. Kion mi ne donus por diveni la lastan konturon de viaj retinoj, la lastajn konsiderojn en via konscio?! Verŝajne en la klarvida lasta sekundo de la agonio, spertinte vian tutan vivon kvazaŭ filmon -laŭdire- vi komprenis la absurdon de via pereo ĉe tiu damna milito sen bonuloj. Domaĝe, ke vi ne povas krii vian veron. Sed eble via muta mesaĝo, la bildo de via korpo kuŝanta sur dezerto, trafos la koron kaj la menson de multaj bravaj knaboj kiel vi.
Militpaŭzo. De sur palmo svelta minareto muezino alvokas al preĝado. Kolorature. Ne tro fore, pacnoktoj kaj amnoktoj interplekte. Kristnasko en la kristanaj tranĉeoj. Imamoj kaj pastroj benas la gvidantojn de la sankta kaj justopostula milito ĉe la Persa Golfo, respektive. "Sankta" apud "Milito! "Amo kaj paco" apud "milito"! "Justopostula" apud "Milito ĉe la Persa Golfo"! Dume vi, Mahdi/Petro, kuŝas gela. Kaj la ĉielo ne falas sur la Teron pro la atencoj kontraŭ la racio kaj la etiko. Kaj la terglobo ne krakas de honto. Ĝi ĝiras plu kaj plu kaj plu...
La Redakcio
****** ****** ******