Poezio
Lirika festo de Esperanto

1ª Lirika Festo de HEF

Hispana Esperanto-Federacio invitas la e-istaron al la internacia omaĝo al Prof. Juan Régulo Pérez kaj ĉiujn kompetentajn E-poetojn kontribui per plej altkvalitaj verkoj al pleja brilo de la tiucele konceptita 1ª LIRIKA FESTO DE HEF, kadre de la 51a HEF-kongreso, okazonta en La Laguna (Tenerife. Kanariaj Insuloj) de la 14a ĝis la 19a de Juilio 1991.

La 1ª LIRIKA FESTO DE HEF disvolviĝos laŭ la jenaj gvidpunktoj:

  1. La kernon de la festo-omaĝo konsistigos libertemaj originalaj aŭ esperantigitaj poemoj kaj poeziaj prozaĵoj, kun aŭ sen komentoj, kaj eseoj, studaĵoj, monografiaj temoj, k.s. pri E-aj aŭ naciaj poetiko, poetoj kaj poemoj, ĉiuokaze kun internaciaj kaj plej altaj valoro kaj intereso.
  2. Plie, surbaze de muzikigitaj poemoj, oni muntos lirikan-muzikan spektaklon.
  3. Ĉian kontribuaĵojn oni sendu al nia adreso ĝis la 30a de Aprilo 1991, sedepende de tio, ĉu la aŭtoro intencas ĝin interpreti mem aŭ lasi tian taskon al la membroj de nia koncerna skipo. (Oni precizigu ĉi cirkonstancon).
  4. Rilate al muzikigitaj poemoj, oni kromsendu kasede registritaj la kantojn kun la voĉo(j) de la interpretonto(j) aŭ la partituron, se oni komisias la interpretadon al la membroj de nia koncerna skipo.
  5. La definitiva akceptado de kontribuaĵoj efektiviĝos nur per aplikado de la plej rigoraj kriterioj de la E-a stilistiko.
  6. Pri neakceptitaj verkoj ni donos nenian respondon.
  7. Nia organiza teamo rigardas ĉi aranĝon en la perspektivo de sinergia strategio. Sekve, la verkoj elektitaj konstituos, krome, kaj estimindan materialon pro la studkajeroj de la fundamenton de eventuale eldonataj libro kaj kasedo de la 1ª LIRIKA FESTO DE HEF.
  8. Tial, ke nia financa situacio neniel, bedaŭrinde, permesas al ni okupiĝi pri vetur- kaj restad-kostoj de la festontaj poetoj, tiuj devos kovri tiajn elspezojn proprapoŝe.
  9. Ĉeesto de la aŭtoroj, kvankam dezirata de ni, ne nepras.
  10. Verkojn sendu al: Miguel Fernández Martín; Santa Genoveva, 58.-6º C. E-28017 MADRID. Hispanio.

Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 7ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo