Redaktore

TRANSCENDAJ HOROJ

Vertiĝo. Tempo de vertiĝo. Vertiĝo de la tempo. Ĉiuminute la nuna historio vokas nin, frapas al nia brusto por enmeti antaŭ niaj okuloj harhirtigan abismojn, konfuzajn trapasejojn kaj bukedojn da promesoj, por stringi nian spiriton oldigante hodiaŭ la eventojn de ĝi akuŝitajn hieraŭ, por konsterni nin forblovante senĝene la plej solidajn fortresojn, farante suplaj la plej ankilozitajn artikojn de la monda socia korpo. Vertiĝo kaj kapturno pro la vulkana nuno. Kaj espero.

Ni eniĝas en la tagojn blinde-palpe, anksie, kun la timo, ke ni faros mispaŝon kaj vakuen spiralfalos, kun la impreso, ke subite la sekundoj lavangos sur nin... sed samtempe fascinitaj de tiu ciklono da ebloj, sendube graveda je printempoj.

Vertiĝo pro la hasto, pro la denseco de la horoj. Kaj espero. Oni heroldas la anticipan alvenon de la dudekunua jarcento. Tiom ŝanĝiĝis la mondo en la daŭro de nur kelko da monatoj!

Kaj tamen ni, la homoj de "Kajeroj", simpla guteto en la hulplena oceano de la prezenco, tiel humile kaj modeste, kiel ĉe nia apero, kvankam absolute pli fervore, invitas vin refoje en ĉi vertiĝodonaj, konfuzaj librokaj promesplenaj momentoj kuniri en la utopion per la vojoj de la realo, hejti nian kunan kamenon per la ardo kaj la  forto de niaj argumentoj, tajlori niajn vestojn laŭ la mezuro de tiu futuro tiel tuja, ke ni jam tuŝas ĝin per la pinto de la fingroj, debati kun kaj kontraŭ ni, libere esprimi viajn ideojn pere de ĉi paĝoj kun vokiteco de forumo aperta al la laborista-esperantista movado, al la aeroj progresemaj, al la maldekstrularo, sisteme forpelata disde la "neŭtralaj" medioj kaj pli interesata ol neniam en la difino de sia esenco... Kaj E-e revi. Kial ne? Ĉu ne revas la maro?

La Redakcio.


Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo