Trans la lasta ĝiso.-
La plorĝemoj
elverŝas sin tra l' poroj de la haŭto.
Surstrate
iu sireno, iu...
eĥo de plendoj,
kaj la plenluno krias verdon gal-amaran,
kaj la aero splenas, lacas, limbas,
kaj breĉas mian bruston via ĝiso
por sin enŝovi en la kernon de la naŭzo.
Ĉe am-sonoro
kresĉendas la kor-batoj,
subite -via bildo, via ĝiso,
subite krevas seke la sapa ĝoj-bobelo,
kaj ĉio jame sombras,
saporas je tombejo la spiraĵo.
Senpacienciaj
la kisoj fluas mia-buŝen tra la spaco.
Ho kisoj, buŝo, spaco: la nenio!
La nokto strangoliĝas mia-gorĝe
cele al pinto de l' angoro pura,
kie la krioj boras la esencojn
martirigante lipojn aŭ suspirojn.
Forfalis la anim' sur la kalkanojn,
forflugis la kolomboj de mia okulparo.
Jen mia brusto iĝis tabernaklo
aperta al la amoj kaj la tremoj.
Kaj nur la travidebla kanto de l' infanoj
kaj senutila ploro de oldulo
ĉe l' rando mem de mia plor' subtera
povos verŝajne savi miajn sangon kaj palpitojn.
Miguel Fernández
Martín