Esperantismo

ETERNAJ PRETEKSTANTOJ

Unu el la elementoj en la folkloro de la Esperanta subkulturo estas la fenomeno de la "eterna komencanto", tiu-vivanta demento de la propagandista fanfaronaĵo, ke Esperanto estas facile lernebla lingvo. En tiu ĉi eseo mi ne intencas dissekcii tiajn ulojn, kiuj ne kapablas enkapigi la rudimentojn de nia lingvo eĉ post plurfoja rekomenco de lernado. La nuna temo koncernas tute alian personec-tipon, kiu same estas eternulo en Esperantujo. Ĝis nun, laŭ mia scio, li ne estis adekvate priskribita en la movada literaturo, sed oni povas facile identigi tiun individuon, ĉar li aŭ ŝi, senĉese kaj plendante pretekstas pri manko da tempo. Mi baptas tiun homtipon per la nomo "eterna pretekstanto", ĉar oni ĝisnaŭze aŭdas de ĝi, ke Ĝia partopreno en la Esperanto-movado estas tre tempoeluza, kaj pro multaj aliaj okupoj, ne estas eble al ĝi plenumi ĉiujn taskojn, kiujn ĝi mem entreprenis, plej verŝajne pro soifo je famo kaj potenco kadre de la verdaj politikuloj kaj burokrataro.

Antaŭ pluraj jaroj, kiam okazis konflikto inter Tibor Sekelj kaj Ivo Lapenna, Sekelj amare plendis, ke malhelpis lin atingi elstaran sukceson en sia profesio la eskterordinara fortostreĉo kaj tempo, kiujn li foroferis por la Esperanto-movado. Lapenna kategorie rifuzis tiun pretekston, pretekstoriportante, ke li akiris renomon en sia kariero kiel universitata profesoro samtempe, kiam li okupis altrangajn oficojn en esperantistaj organizaĵoj. En la historio de la Esperanto-movado estas eble trovi pli da ekzemploj de homoj, kies dediĉo al Esperanto ne rezultigis preteratenton de familiaj devoj kaj malpliintensigon de la produktiveco de ilia pangajna laboro. Neniu preteksto, kiel tiu de Sekelj, estas apogeblaj. Kiu volas, ja  povas, kaj tiaj respondecaj homoj, plene okupataj en la privata vivo, en profesiaj rondoj, kaj en la Esperanto-movado, havas nek tempon nek emon serĉi pretekstojn kaj plendi.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj movadaj aktivuloj pensas sammaniere, kaj lastatempe mi havis animskuan travivaĵon, kiu konvinkis min pri la realo de la kategorio de "eterna pretekstanto". La sekvaj ilustraĵoj pentros tiun tipon tridimensie.

En 1897 mi turnis min al la prezidanto de la landa Esperanto-organizaĵo rilate tre delikatan aferon kaj petis ŝin interveni. Post pacienca atendo dum tri monatoj sen ricevi respondon, mi skribis denove. Tiam mi ricevis jenan plendokanton.

"Mi ja ne forgesis vian peton al mi... sed pro multaj kazoj mi ne povis fintrakti la aferon ĝis fakte hodiaŭ.

...Unue mi klarigu, ke mi laboras profesie, plentempe, krom aktivi en la ĝenerala administrado de la Landa Asocio kaj ankaŭ nun organizi la tri-tagan Jubilean Feston.

...Krom tiuj aferoj mi havas edzon kaj du filojn por prizorgi. La por-Esperanta laboro okupas grandan parton de mia vivo kaj ne ĉiam eblas, ke mi metu mian tutan atenton ĉe nur unu afero".

Tiu preteksta prologo konsistigas duonon de la enhavo de ŝia letero! En la sekva letero, ŝi aŭdigas en pli misagorda maniero la saman tedan rekantaĵon.

"Nun mi petas, ke vi ne plu skribu al mi ĉar mi ne volas esti malĝentila pri ne-agnosko kaj  mi havas multe da laboro por fari profesie, por mia familio, por la Esperanto-movado kaj pri la Esperanta Jubilea Festo".

Car ŝi ne volis aŭ ne kapablis solvi la tiklan problemon, mi ankoraŭfoje skribis pri tiu temo, kaj mia letero trafis la manojn de la nova prezidanto de tiu Landa Asocio. Ĉar li ne montris vivsignon dum la sekvaj kvar monatoj, mi devis memorigi lin pri lia respondeco. Finfine li respondis, prezentante al mi sian version de la pretekst-refreno, kiu jam agacis miajn orelojn pli frue.

..."mi uzis preskaŭ ĉiun minuton de mia vivo laborante por la UK kaj respondis al neniu letero kiu ne temis pri la kongreso. La aliaj atendis vice ĝis la fino de la kongresa laboro. Nun, malrapide, mi komencas respondi al leteroj kiuj atendis. Kaj diras malrapide ĉar, unue, la postkongresa laboro ankoraŭ postulas atenton kaj, due, mi rezervas momentojn por miaj ne-esperantaj interesoj".

Tio estas la unua alineo de lia letero, pura preteksto okupanta preskaŭ trionon de la tuta teksto. Jen mia respondo al ĉiu el la du "eternaj pretekstantoj":

"Vi ne estas la sola homo en Esperantujo, kiu laboras profesie kaj dediĉas grandan parton de via libertempo al por-Esperanta laboro. Dum vi eble plende pretekstas pro tio, mi kaj multaj aliaj, kiuj estas en la sama boato, rezolute remadas antaŭen -kaj ni respondas leterojn!"

Por fini tiun ĉi mornan historion, mi deziras citi kelkajn vortojn, kiujn skribis al mi Reto Rossetti antaŭ pli ol unu jardeko, kiam li petis, ke mi helpu revizii registraĵojn por nova bild-vortaro: "Mi kuraĝas min turni al vi kun grava peto, kvankam mi scias vin tre okupita. Ĉe tio min konsolas la penso, ke ĝuste la homo sieĝata de laboroj trovas ofte la tempon por fari pli, dum la homo, libera -tempon ne havas-".

Jes, ja -Rossetti pravas kiel pulvo! Plua komento, superfluas. Plagon al la eterne plendantaj pretekstantoj!


Bernard GOLDEN.                      

         


Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 16ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo