La pasintan 13an de Novembro forpasis en Madrido la prezidantino de la Hispana Komunista Partio (K.P.), Dolores Ibárruri, kies pseŭdonimo estas "Pasionaria". Revoluciema, senĉesa luktanto por la libero kaj justeco kaj kontraŭ faŝismo, popola deputito, simbolo de la hispana revolucio de la jaroj 1936-39, ŝi resumas tutan jarcenton de la hispana historio en tiu aktivado. Jen kelkaj linioj pri ŝia vivo:
Ŝi naskiĝis la 9an de Decembro 1895 en mineja vilaĝo de la provinco Biskaia (Vaskio, norde de la Iberia Duoninsulo). Filino de malriĉa familio de ministoj, ŝi ne povis daŭrigi siajn studojn por fariĝi instruistino kaj devis labori kiel kudristino kaj poste kiel servistino. Ŝi edziniĝis en 1916 kun ministo kaj naskis 6 gefilojn, 4 el kiuj mortis je frua aĝo. Ŝi baldaŭ kontaktis la marksismajn ideojn. En 1917 ŝi partoprenis en la laboristaj luktoj, kiuj tiam svarmis tra la tuta lando, precipe en la minejoj. Fine de tiu jaro ŝi aliĝis al la Hispana Socialista Laborpartio. En 1918 ŝi subskribis siajn unuajn artikolojn sub la pseŭdonimo "Pasionaria" (ĉar ili estis verkitaj dum la Sankta Semajno, Semajno de Pasiono, laŭ la kristana religio). En la jaro 1920, jaro de la fondo de la Hispana Komunista Partio, ŝi aliĝis al ĝi kaj estis elektita provinca komitatano de tiu partio.
La jaroj 1923 ĝis 1930 estis la periodo de la diktaturo de generalo Primo de Rivera, periodo de persekutoj, strikoj, enkarcerigoj, ktp. Ekde 1931 ŝi apartenis al estraro de la K.P. kaj kunlaboris en ties organo, "Laborista Mondo". Plurfoje ŝi estis enkarcerigita. Aktive ŝi luktis kontraŭ la persekuto kaj perforto al la ministoj de Asturio (norda hispana regiono) fare de generalo Franco. En 1936 ŝi estis elektita deputito; ŝi reprezentis Asturion, kaj precipe la ministojn. Dum la hispana milito 1936-39 ŝi luktis kontraŭ la faŝismo, vizitis la batalfrontojn kaj kuraĝigis la soldatojn. Ŝiaj eldiroj "Ili -la faŝistoj- ne transpasos" kaj "Prefere morti stare ol vivi surgenue" iĝis la sloganoj de la Hispana Respubliko kontraŭ la faŝisma malamiko.
La 6an de Marto 1939, kelkajn semajnojn antaŭ la finiĝo de la hispana milito, ŝi foriris eksterlanden: ŝi ekziliĝis al Moskvo (Sovetio) dum preskaŭ 40 jaroj. En 1942, en la ekzilejo, ŝi estis elektita Ĝenerala Sekretariino de la K.P. Ankaŭ tie, en la ekzilejo, ŝi luktis plue kontraŭ la maljusteco kaj favore al libereco kaj solidareco kun la laboristaro.
En 1962 ŝi estis elektita doktoro "honoris causa" de la Moskva Universitato kaj ricevis la internacian "Premion Lenin pri la Paco". Ŝi ricevis ankaŭ la "Ordenon de Lenin".
Ŝi revenis en Hispanion en majo 1977, post la morto de la diktatoro Franco kaj ŝanĝo de la politika reĝimo. En la nova demokrata balotado, la saman jaron, ŝi denove estis elektata deputito de la Parlamento.
Kun ŝi mortis unu el la lastaj simboloj de la batalo kontraŭ la faŝismo kaj favora al libereco de l' popolo. Mortis parto de la lasta jarcento de la hispana historio. Multaj laboristoj akompanis ŝin en ŝia lasta promenado. Ŝi ne tute mortis ĉar ŝiaj ideoj restas.
Manuel López Hernández