Movado

La Movado en kaj ekster Iberio

Barcelono.- La venontan Ĝeneralan Asembleon de HALE oni okazigos Julie 1990 en la urbeto Sant' Cugat del Vallés. La prezidantino de la O.K.K. petas al ĉiuj gejunuloj partoprenontaj la E-Kongreson, ke ili laŭeble kunportu dormosakon, ĉar oni rezervis por ĉiuj gejunuloj grandan salonon, kie adekvate povas dormi proksimume 40 personoj.

Kiuj kunportos kamparan tendon, tiuj povos agrable kampadi meze de bela pinaro. Por tiuj, kiuj kunportos dormosakon, la prezo de restado (dormo) kun nura tagmanĝo kostas entute 1200 pesetojn tage. Nura kampado en la pinaro, sen manĝado, kostas nur 500 ptojn tage po unu persono.

En la Restadejo bedaŭrinde restas nur liberaj 90 loĝlokoj anstataŭ la 150 promesitaj. Pro tio ni invitas la gejunulojn utiligi la dormosakon aŭ simplan kampadon en la pinaro. Cetere oni povas plejfrue mendi manĝon al la Loka Kongreskomitato, minimume 24 horojn antaŭe.

Santiago de Compostela.- La Universitato de Santiago aperigis publikan konkurson por oficiala Esperanta posteno en la Instituto pri Lingvoj de la Universitato. Preskaŭ certe gajnos ĝin S-ro Antonio Alonso Núñez, nun Prezidanto de H.E.F.

Budapeŝto.- Post longaj preparlaboroj, la Esperanto-fako de la Budapeŝta Universitato Eötvös ĝoje raportas, ke ĝi rajtas oferti internacian korespondan interlingvistikan kurson entute en Esperanto. Se estus sufiĉe da aliĝintoj, ĝi komenciĝus en Septembro 1990. La 3-jara kursaro kondukos al ŝtate rekonata diplomo. Cetere, la tutnombro de la tagaj gestudentoj finis siajn 3-jarajn postdiplomajn studojn en la enlanda koresponda fako kaj ekde Septembro dek novaj ekstudis tie. Aliĝoj: Eötvös Unviersitato. Rektori Hivatal Okatatási Ostálya. Budapest. Szerb. u. 21-23 I/28. H-1053-Hungario.


Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 21ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo