El aktuala liriko

Amtemo

Amtemo
Tiele: side, strande,
glutante la krepuskon en lontano
per bovlo kun mil ŝaŭmoj,
transpasi vin per amo, mia amo.

Jen sablo, ŝaloj
arĝentaj sur mar-haŭto infinita.
Jen kisoj, amo,
por am' kun mi eterne kunfandita.
Sed bojas hund'
en la profund'
de l' stranda grund',
fuĝas vi kun la brizo,
svenas la paradizo,
restas mi kaj la mar',
la horoj pluvas gutojn de amar'.

Tiele: kuŝe, kvere,
el niaj nudoj plekti ĝuo-skuon,
la lipojn sensi suplaj,
transporti nin per am' en la vakuon,
postlasi tempon
gravedan je kadavroj kaj mort-landoj,
la ŝosoj sperti
de flor-sezon' senfina sub la plandoj.

Sed la duel'
en hund-infer'
-daŭra sufer-
iĝis prema koŝmaro
for de vi, ĉe la maro

Nun mi revas en flam'
transpasi vin per amo, mia am'

Miguel Fernández Martín.       

Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 19ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo