Elegio

Lola Itube: Adiaŭ!

    Apenaŭ kelkajn tagojn post la morto de "Pasionaria" malĝoje ni eksciis pri la forpaso de alia granda batalantino por la homaj liberoj kaj la laboristinaj rajtoj: Lola Iturbe.Lola Iturbe.

Lola estis unu el tiuj raraj virinoj, kiuj pasie strebis por la emancipiĝo kaj moderniĝo de la virino en nia lando. Naskiĝinta en Barcelono en 1902, ŝi aliĝis al la liberecana sindikato Nacia Laborkonfederacio (CNT), kiam ŝi apenaŭ aĝis dek kvar jarojn. Kun entuziasmo kaj fervoro, ŝi vigle aktivis en la sindikato defendante la sociajn rajtojn de la laboristinoj. En 1934 ŝi fondis la movadon "Liberaj Virinoj" kaj tre efike kontribuis al la organizado de la "Domo de la Laboristino" en Barcelono.

Dum la hispana interfrata milito ŝi rolis kiel korespondantino de la gazeto "Tero kaj Libero" sur la Aragona batalfronto mem. Post la malvenko de la respublikanoj en 1939 ŝi ekziliĝis en Francion, kie brave ŝi batalis kun la franca rezistantaro kontraŭ la naziismaj okupantoj dum la dua mondmilito.

Krom multnombraj artikoloj, Lola Iturbe verkis libron, "La virino en la socia lukto", eldonita en Meksikio en 1974.

Ŝi revenis en Hispanion en la jaro 1978 post tuta vivo dediĉita al la nobla tasko de la virinaj liberoj, kaj, jam 88-jara, ĵus forpasis en Gijón.

Ripozu en paco la granda batalantino!

La Redakcio           


Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 13ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo