JOAN BOSCAN DE ALMOGAVER (1487-1542)
Verkisto, poeto, edukisto, li naskiĝis en Barcelono, sed kutime verkis en
la kastilia lingvo. Li majstre sciis kombini la petrarkismon (kun ties
rafinitaj esprimoj kaj antitezoj) al la stilo firma de Ausias March
(esprimanta profundajn precizajn bildojn). Ekzemplo pri tiu poezio povas
esti jena soneto:
Dolĉa sonĝo kaj dolĉa malkontento,
kiam sonĝante mi imagis sonĝi;
dolĉa ĝuo pri kio al mi trompis
se iom longiĝus la trompa sento...
Dolĉa, sen esti en mi, kun la penso
atingi, kion mi fakte ne povis;
dolĉa plezur'. kvankam, me sen dolori
pri ebla vekiĝo el plaĉa senso.
Ho sonĝo, se pli leĝera pli plaĉa
certe pli ideala kaj bonvena
se vi venus malpeza kaj ripoza!
dormante, mi sentis feliĉon ravan,
do, kun mensog' mi feliĉis ĝuplena
kaj kun ver' mi sentiĝis tre malĝoja.
La plej granda merito de Boscán, vere transcenda, estis la enkonduko en
Hispanion de la italaj versformoj, kune kun lia amiko Garcilaso, ĉar tio
signifis la modernigon de la hispana Poetiko.
A. Marco Botella.
TAJLORO FINA PRI KRISTAL'
KAJ PINO.- M. Hernández
Tajloro fina pri kristal' kaj pino;
laŭ roz'-mezur', al mia organismo,
pin-veston tajlu, kiu ja en prismo,
ĉu?, dronu, ne, en diamanta sino.
Plej fremda korto por ular' en fino
kun plejaj pez' kaj emo al abismo;
tunelon fosu plian sub la floroj,
ke restu sub la ter' miaj amoroj.
Trad. M. Fernández