Politiko

La lasta lekcio de Unamuno

Miguel de Unamuno y Jugo estis, ĝis 1936, agnoskita kiel fervora socialisto kaj respublikano, eĉ se li jam montris per artikoloj en diversaj ĵurnaloj, sian seniluziiĝon pro la manovroj de la maldekstraj partioj en la Parlamentejo, kaj ekster ĝi, dum la tagoj de la infana respubliko. Malgraŭ tio, en Septembro 1934, kiam li devintus emeritiĝi kiel rektoro de la Universitato de Salamanca, la Ministro pri Edukado nomumis lin  dumviva rektoro. Poste, venis la ribelo de la generaloj en Julio 1936, kaj Unamuno Salamanca, kie li loĝis, estis ekde la komenco sub la jugo de la ribeluloj, kaj la subteno kiun, ŝajne, li donis al ili. Mi diras ŝajne, ĉar malgraŭ la artikoloj kaj biografioj verkitaj pri Don Miguel, oni ankoraŭ ne persvade klarigas, kiel li decidis paroli kontraŭ la respublika registaro en Madrid. Ni scias, ke li zorge verkis taglibrojn, en kiuj li komentis pri eventoj kaj siaj decidoj kaj pensoj. La plej granda parto de tiuj kajeroj ankoraŭ restas ne tuŝitaj de biografoj kaj historiistoj. Eble en ili troviĝas solvo al la mistero de tiu iam nomata "La lasta lekcio de Unamuno"...

Je la 12a de Oktobro de 1936 okazis ceremonio en la Granda Halo de la Universitato por festi la Tagon de la Raso. Sidante sur la podio estis pluraj gravuloj de la urbo, provinco kaj Universitato, ankaŭ reprezentantoj de la novaj aŭtoritatoj regantaj en Salamanca. Prezidis la ceremonion Unamuno kiel rektoro, kaj ĉe lia dekstra flanko sidiĝis Carmen Polo, la edzino de la ĵus elektita ĉefo de la ribela ĥunto (1), Francisco Franco. Ankaŭ troviĝis ĉe la alta tablo la generalo Millán Astray, reprezentanto de la Armeo, José Mª Pemán de la Akademio de la Lingvo kaj episkopo de Salamanca. Post  parolado de pluraj gravuloj venis la vico de Millán Astray. Li parolis nelonge, laŭdante la batalantojn de la fifama "Legión", kiun li helpis formi en 1923, kaj, eble portita per la eŭforio de sia propra voĉo, li diris, ke ĝiaj soldatoj baldaŭ fortranĉos la du kancerojn de la hispana korpo, Vaskio kaj Katalunio; fine li salutis la "Legión" per ĝia slogano "Vivu la morto". Li sidiĝis kaj en la salono regis profunda silento...

Malrapide Don Miguel stariĝis kaj komencis paroli... Ne estas spaco ĉi tie por longe citi la paroladon, sed, resume, li kritikis la vortojn de la generalo kaj avertis lin, ke inter tiuj ĉe la alta tablo troviĝis kataluno: la episkopo, kaj vasko, li mem; fine li aludis al la vortoj "Vivu la morto", kiujn Unamuno kredis samaj kiel "Mortu la vivo", kaj aldonis, ke en la tiamaj cirkonstancoj, kiam tiom da hispanoj estis mortigitaj ĉiun tagon, oni devis voki ne la morton, sed la amon kaj la  vivon.

Eksplodis la voĉo de Millán Astray kriante: "Mortu la inteligenteco!", kiun tuj Pemán korektis per la krio: "Ne, Vivu la inteligenteco! Mortu la malbonaj inteligentuloj!" Sekvis iom da tumulto kaj la ĉefo de la ĉeestantaj falangistoj donis la konatan krion trioblan de tiu politika reĝimo.

Kiam la silento reaperis, Unamuno parolis pri la insulto ĵus farita al la Unviersitato kaj finis dirante: "Vi venkos, sed vi ne konvinkos", kaj sidiĝis. Iuj el la falangistoj volis tuj forporti la rektoron al milit-proceso, sed Carmen Polo staris kaj, premante la brakon de Unamuno, levigis lin de la seĝo kaj akompanis lin al sia aŭto.

La supra versio de tiu lasta lekcio estas tiu, kiun multe pli detale verkis Luis Portillo en la revuo "Juventud Española" de Decembro 1939, eldonita en Londono, en Januaro 1942, kaj ankaŭ en la antologio de noveloj kaj artikoloj de tiu revuo, aperinta sub la titolo "Golden Horizon" en 1953. Ŝajnas, ke Luis Portillo uzis sian version de 1939 en la libro "Vida y muerte de Don Miguel de Unamuno", kiun li verkis; ĉi tiu versio estis akceptita kiel vera fare de Ricardo de la Cierva en lia "Historia Ilustrada de la Guerra Civil Española". Tamen, Emilio Salcedo, en sia "Vida de Don Miguel" asertas, ke la eventoj priskribitaj de Portillo ne estas veraj kaj kiel pruvo li mencias, ke la ĵurnaloj de tiuj tagoj diras nenion pri la tumulto aŭ la riproĉoj fare de Unamuno. Ankaŭ li diras, ke li intervjuis ĉeestantojn kaj ke neniu menciis la vortojn atribuitajn en la versio de Portillo al Millán Astray, Pemán kaj Unamuno.

Mi konatiĝis kun Luis Portillo dum la fruaj jaroj de lia restado en Londono kaj ricevis la impreson, ke li estis en Madrido dum Oktobro 1936, do kiel li povis tiel detale verki pri tiu lasta lekcio? Dume, Salcedo verkis sian libron en 1963, kiam la cenzuro ankoraŭ ne entute malaperis, kaj citi ĵurnalojn de Oktobro 1936, aperintajn sub strikta cenzuro, kiel fonto fidinda, estas tute senvalora. Ĉiu konsentas, tamen, ke post la eventoj de la 12a Oktobro Unamuno estis demisiigita kiel rektoro, ĉi foje far la Ĥunto de Burgos, kaj ke li mortis je la 31a de Decembro 1936. Sed la "Lasta Lekcio" ankoraŭ restas iom enigma. Eble, iam ni povos legi liajn proprajn notojn pri ĝi, se ili ekzistas.

Amador Díaz       

(1) Ĥunto: koterio de ribeluloj starigita por regi kaj administri ŝtaton post ribelo. Daŭrigu legadon.



Kajero 2ª ~ En PDF (paĝo 11ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo