Logo de Kajeroj el la Sudo

Interna ideo por HALEanoj:

Kvankam nia satuto postulas, ke nepagantoj de la kotizo estu eksigitaj de la asocio, tio ankoraŭ ne efektiviĝas, kaj se la afero stariĝas en estrara kunveno aŭ ĝenerala asembleo de HALE, mi voĉdonos kontraŭe.

Ververe, falas mono ne el ĉielo, kaj oni bezonas minimume €50 por printi kaj dissendi ĉiujn numerojn de nia bulteno. Se oni ne pagas la kotizon, la bulteno ne nepre ĉesos aperi, tamen, sed kompreneble ne eblos mi printi ĝin surpaperen kaj dissendi, kaj sekve oni ne ricevos la magazinon fizike, kvankam ĝi daŭre aperos dum mi ankoraŭ havos monon por pagi ĉi tiun retejon aŭ sukcesos havi ĝin senpage.

Tial baldaŭ aperos ĉi tie la numeron de Decembro de 2009ª, sed ne supapere, ĝis kiam oni pagos kotizon. Se nur unu humo pagas kotizon (€10), nur ekzistos unu kopio surparpera dum la tuta jaro. Se du mil homoj pagas kotizon, du mil surpaperaj kopioj atingos la hejmon de geesperantisoj dise tra la mondo. Do, tio dependas nur el vi, anoj kaj legantoj de Kajeroj el la Sudo. Mi fakte prifajfas ĉu vi pagas, ĉu vi ne pagas. Mi ade agos same: mi prezentos ĉiun monatotrion antaŭ la esperantistaro hispana kaj monda per nova numero de nia kara revuo, kaj ĉu ekzistas surparperan version, ĉu ne, mi havos tiun mian ĉe mi kaj vi la virtualan version ĉe vi, ĉar mi ade laboros por Esperanto pere de mia humila ilo, nia bulteno, kun aŭ sen kolaboracioj de aliaj homoj. Kompreneble, mi preferos ne verki tion sola, sed pli bone sola ol sen Kajeroj el la Sudo! 

Dume mi deziras al vi ĉiuj, karaj gelegantoj, bonan kaj fruktodonan agadon je la nivelo de kapabloj viaj por aŭ per Esperanto.

Redaktoro Jesuo

P/s.- Mi lasas ĉi tiun muzikan juvelon, komponita de mi mem, sur popola melodio, kiel omaĝon al estontaj datrevenoj de nia kara magazino, Datreveno feliĉ'!, kiun vi trovos ankaŭ ĉe:

http://www.gazetoteko.com/mp3/datreve.mp3