7-A INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO

************************************

 

Ekde la 8-a øis la 13-a de julio 1997, okazis en Valencia la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, aýspicita de Monda Turismo, kune kun la 7-a Eýropa Esperanto-Forumo kaj la 56-a Hispana Esperanto Kongreso, sub la Honora Prezidanteco de la Reøino Sofia de Hispanio..

La sidejo estis la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, kies estraro afable ne nur gastigis la kongresojn, sed ankaý aýspicis ilin, kaj ofertis senpage æiun bezonatan servon. La dekanino de la Fakultato mem, D-ino Carmen Morenilla, aktive partoprenis la organizadon.

La kongreson kunordigis Augusto Casquero, Ana Montesinos, Gian Carlo Fighiera, kaj Barbara Pietrzak, kaj ricevis la helpon kaj valoran kunlaboron de multaj aliaj samideanoj, inter kiuj ni devas mencii gesinjorojn Sempere, Lupe Sanz, Serrano, María Feriglé, Aliaga, Peris, Fernando, Giménez, Solag, Eduardo, Berta kaj Jesús Raposo, Antonio, Rafa, Araceli, Añó, Pont, Conejero, Folgado, Alonso, Grzebowski, ktp.

Entute aliøis 565 gekongresanoj, de 18 landoj, sed fakte partoprenis pli ol 600.

Multe oni povas paroli pri la kongreso, sed se indas ion elstarigi tio estas la ege agrabla kaj familia etoso. Speciala mencio por la esperantistaro, urbestraro kaj tuta popolo de la vilaøo Cheste, kiu gastigis la kongreson la sabaton 12-a de julio. Tie okazis krom la oficialaj kulturaj programeroj (prelegoj, koncertoj, ktp), la disdonado de la literaturaj premioj "Francisco Máñez" al la verkistoj Antonio Marco Botella, Kurisu Kei, kaj Sabira Stahlberg; la giganta "paella", kuirita en unusola ujo por pli ol 600 homoj  kaj finmanøita kune kun freþa "sangría" liberaere en bela parko; la katolika Diservo, kun partopreno de diversaj korusoj el kelkaj landoj ; la surstrata muzika prezentado de esperantistaj muzikgrupoj de diversaj landoj ; ktp.

La urbestrino de Valencia, S-ino Rita Barberá, akceptis æe la Valencia Urbodomo, la kongresanaron, kaj afable legis saluton en Esperanto. Poste þi babiladis kun la æeestantoj kun kiuj si fotiøis.

Ankaý nepras mencii kaj gratuli S-inon Maria Angeles Fernández, de Valencio, kiu ricevis la merititan premion "Klara Silbernik" ; la dumkongrese novelektitan HEF Prezidanton, Miguel Angel Sancho, de Madrido ; kaj la s-ron Hernández Yzal, direktoro kaj fondinto de la Muzeo de Esperanto de Sant Pau D’ordal, kiu ricevis memorþildon kiel agnosko de konstanta kaj entuziasma laboro por Esperanto.

Por kompletigi iomete la informon pri la aranøo, ni kopias artikolon kiu aperis en la julia numero 1997, de la revuo L’ESPERANTO :

 

VALENCIO-Miniatura Universala Kongreso

-La regionaj gazetoj, radio- kaj televid-stacioj de Valencio (Hispanio) vaste reliefigis la abundajn artajn kaj kulturajn programojn de la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, kiu tie okazis komence de julio. En tiuj programoj ludis preskaý cent geartistoj de 6 trupoj el Pollando, Rumanio kaj Hispanio : grandan sukceson atingis la 40-membra kant-ensemblo de la pedagogia altlernejo de Bydgoszcz (Pollando), la samnombra infana folklora dancgrupo "Plomenie", kaj la folklora trupo de la Aragona Centro, kiu entuziasmigis la æeestantojn per siaj vervoplenaj "ĥotoj". Ne mankis elektronika muziko en originala plenumo de Eduardo Vargas "Solo" (Hispanio) ; socikritikaj vers-kantoj de Michael Bronstein (Rusio) kaj muzik-prelego de Heras (Hispanio).

La kulturaj prelegoj kunigis temojn pri juro (Urueña, Hispanio), botaniko (Zvara, Slovakio), informatiko (Sancho, Hispanio), literaturo (Gutiérrez, Kubo, Fernández, Hispanio), terapio (Staisiunaite, Litovio), lingvistiko (Alonso, Hispanio), radio (Pietrzak, Pollando), kaj lingvopolitiko (Fighiera, Italio).

La supra listo de aranøoj ne estus kompleta se ni ne citus la publikan Cseh-metodan kurson de Zacharias (Slovakio) kaj la prezentadojn de la novaj verkoj de la hispan-portugala literatura grupo "Ibere Libere" (Fernández, Camacho, Neves, Dek). La kongreso omaøis en aparta kunveno la forpasintojn Ada Fighiera Sikorska kaj Juan Carlos Ruiz. Rimarkinde ke la kongresanoj partoprenis en manifestacio por peti la liberigon de la forrabita skabeno Blanco Garrido, poste murdita de la teroristoj.

Pli ol 500 kongresanoj el 16 landoj partoprenis en la kongreso, kiu samtempe estis la 56-a Hispana E-Kongreso : la prezidanto de LKK, Augusto Casquero, jam organizis tri sukcesajn kongresojn : du naciajn en Madrido kaj Valencio kaj unu universalan en la laste citita urbo. (GCF).

 

 

Kaj por fini la raporton, ni aldonas la konsiston de la kultura programo, bunta kaj riæa, dank’ al kiu oni povas diri ke la kongreso estis vere kultura aranøo, kie eblis øui la varian E-an kulturon, en multaj diversaj branæoj.

 

 

 

KULTURA KAJ KLERIGA PROGRAMO

7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO

Valencia, HISPANIO, 8-13 julio 1997

-----------------------------------------------------------

 

ARTA PROGRAMO:

 

1.- Muzik-ensemblo "ANDA" (Pollando). 3 personoj kun propraj instrumentoj. Ili ludas danc-muzikon por Interkona Vespero kaj aliaj momentoj de la kongresoj. Ankaý sur scenejo.

2.- "KORUSO DE MALNOVA KANTO DE PEDAGOGIA ALTLERNEJO DE BYDGOSZCZ" (Pollando). Æirkaý 40 personoj.

3.- Ensemblo "PLOMIENIE" (Flamo). Infana folklora dancgrupo, 40 infanoj kun belegaj tipaj vesta¼oj, de la Palaco de la Junularo de Bydgoszcz (Pollando)

4.- Folklor-ensemblo "PALUKI", el Rogowo (Pollando). 6 personoj.

5.- Infana teatra grupo el Szubin (Pollando) 9 personoj. Spektaklo "Eta Princo"

6.- Junulara muzikkantgrupo el Vojevodia Kultur-Centro de Bydgosczc (Pollando).Muziko de la 60-aj jaroj.

7- Muzik-grupo "Danubaj Voæoj" (Rumanio)

8.- Michael Bronstein , kant-aýtoro (Rusio).

9.- Eduardo Vargas "SOLO" (Hispanio).

 

PRELEGOJ:

 

1.-- Miguel Fernández (Hispanio): " SUR LA SPUROJ DE FEDERICO GARCÍA LORCA".

2.- Gian Carlo Fighiera (Italio): "ESPERANTO PRETER LA JARO 2000".

3.- Anton Zacharias (Slovakio): "INSTRUADO DE ESPERANTO LAÝ CSEH-METODO".

4.- Andrzej Grzebowski (Pollando): "INTERNACIA ESPERANTO-TURISMO", kun kolokvo.

5.- Rafaela Urueña (Hispanio): "SUR LA VOJO AL UNUECA EÝROPO: PROBLEMOJ KAJ DEFIOJ".

6.- Milan Zvara (Slovakio): " MIKOLOGIO KAJ FUNGOKOLEKTADO EN CENTRA EÝROPO". Kun lumbildoj

7.- Antonio Alonso (Hispanio) gvidos: " DEBATO PRI LA LINGVOJ DE HISPANIO"-n.

8.- Barbara Pietrzak , redaktoro de POLA RADIO (Pollando): "ESPERANTO EN RADIO", kun debato.

9.- Miguel Angel Sancho (Hispanio): "METODOLOGIO DE MULTIMEDIA INFORMATIKO" (konfirmota).

10.- Sigita Staisiunaite (Litovio): "YUMAIKO -TERAPIO: JAPANA TERAPI-MASAØO".

11.- Jesús de las Heras (Hispanio): " LA MUZIKO DE FERNANDO SOR", kun gitara helpo.

12.- Augusto Casquero (Hispanio): " PILGRIMADO TRA LA VOJO DE SANKTA JAKOBO". Kun lumbildoj.

13.- Literatura grupo "Ibere Libere" (Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez Adúriz, Jorge Camacho, Abel Montagut, Antonio Valen): "DE VALENCIO AL VALENCIO".

14.- Maritza Gutiérrez (Kubo) : " La poezio de José Martí".

Augusto Casquero

 

Reiri al Esperanto Hispanio ~ Esperanto España ~ Esperanto Spain