Pulsa para leerlo en español |
Click to read in English |
Aùdinte tiujn pezajn argumentojn, mi ekridas; kaj mi relegas leterojn de ekstremorientaj korespondantoj, aù libron de Miyamoto Masao, aù paĝon de la revuo El Popola Ĉinio; mi rememoras fluajn interparoladojn kun esperantistoj el Ĉinio, Japanio, Indonezio. Uzante nian komunan interrilatilon, neniam mi spertis ian malfacilon en interkomprenado. Mi konstatas, ke la pensoj kaj sentoj estas same esprimataj, eĉ se iafoje estas uzataj bildoj kaj metaforoj malsamaj, sed senpere kompreneblaj. La ploro de japana virino, kiu perdis sian filon en Pacifika milito aù sub la Hiroshima bombo estas similaj al tiuj de usona patrino, kies filo pereis en Pearl Harbour aù de germana patrino, kiel infanoj estas buĉitaj en la bombardado de Dresdeno aù de Hamburgo. Sama feliĉa rideto floras sur la lipoj de junaj geamantoj en Pekino aù en Moskvo. Ĉe ĉiuj latitudoj kaj longitudoj la cerbo same funkcias en ĉiu homa kapo, kaj la koro same batas en ĉiu homa brusto. Ĉie la korpo kaj animo same reagas al suferoj kaj ĝojoj, kaj eltrovas samajn vortojn por esprimi siajn sentojn kaj pensojn.
Ni ne lasu nin forlogi de sofismaj teorioj. Al ili ni trankvile kontraùmetu nian praktikan sperton.
Vi diras: utopio, neebleco? Ni pruvas la movadon marŝante.
Valo
La vera nomo de Valo estis Rajmundo Laval', kaj li mortis antaŭ nelonge, estante naŭdek kvinajaraĝa, kiel ni diris je niaj Kajeroj el la Sudo.