La Supereco de Esperanto en Edukado


La internaciiĝo de homaj rilatoj en ĉiuj ordoj de la vivo dum la lastaj jardekoj faciligis la neceson scii aliajn lingvojn, krome de la gepatra aŭ nacia, kaj la barakto por monda superrego inter la tiel nomitaj grandaj lingvoj kaj la evidenta malfacileco de sia lerno starigas la racian neceson de lingvo-paradigmo, modelo de lingvo kiu agas kiel enkonduko je ĉiuj esencaj eroj, gramatikaj, morfologiaj kaj semantikaj kiuj ekzistas en la plimulto el la lingvoj.

El ĉiuj lingvoj kiuj povus opcii por tiu paradigma funkcio kiel ponta lingvo inter gepatra kaj fremdaj lingvoj, estas Esperanto la supera lingvo, de kvarobla konsidero:

A. Pro siaj eksterordinaraj karakteristikoj internaj.

  1. Pro sia limigitaj nombro de eroj gramatikaj kaj leksikaj simpligitaj maksimume.
  2. Ĉar ĝi estas modelo de formaligita lingvo, pro enhavi ĉio kiu estas komuna al lingvoj: eroj universalaj Por ser un modelo de lengua formalizada, por contener de ĉiu gramatiko.
  3. Ĉar ellasi la pensmaniero patrolingva okazas pli rapide dum la studo de Esperanto, pro la pli granda facileco por lerni tiun lingvon.
  4. Ĉar psikologikaj baroj dum lernado de Esperanto ne ekzistas aŭ estas sensignifaj, kio faras al ĝi idealan ponton inter gepatra kaj fremda lingvo studota.
  5. Ĉar Esperanto ebligas formadon de richa sistemo de transferoj positivaj: eroj asimiligitaj kiuj povas esti aplikitaj al fremda linvo.
  6. Ĉar Esperanto plenumas la grava pedagogia demando pri gradiĝo de malfacila¼oj: danke al la internacieco de sia gramatiko kaj vortaro oni scias eroj de diversaj lingvoj.
  7. Ĉar la scio de eroj de la Modelo Ĝenerala de Lingvo klarigas la strukturon de multaj lingvoj, faciligante sian lernadon.

B. Pro sia eksterordinare propedeŭtika valoro por lernado de aliaj lingvoj.

  1. Pro la pli granda facileco kaj regulareco de Esperanto rilate a la aliaj lingvoj.

  2. Ĉar antaŭa lerno de Esperanto informas al geprofesoroj ĉu la infanoj eblas lerni fremdajn lingvojn, gvidante ilin al la lngvojn por kiuj li estas plej bone dorlotitaj.

  3. Ĉar Esperanto plenumas postuladon de modelo de lernado ideala: esti simpla (evitante nebazajn trajtojn de la instruprogramo); esti regulara (evitante neespereblajn deviojn de la paradigmo); esti konkreta (montrante la malfacila¼ojn de la lingvo).

C. Pro sia eblo por tradoni lingvajn kapablojn.

Ĉar Esperanto estas lingvo kiu pensigas, ĝia studo disvolvas aliajn ĝeneralajn kapablojn: kapablojn por observi,racii, analizi, komponi, inferi, dedukti, kaj tiel plu. Tiuj kapabloj, kiujn tre baladaŭ infanoj disvolvas, estas tre utilaj por lerni aliajn lingvojn fremdajn kaj ankaŭ ili estas aplikeblaj al aliaj malsimilaj situacioj studaj.

D. Ĉar Esperanto estas edukilo de unua rango je la integra disvolvo de la gelernantoj.

  1. Ĉar studoj faritaj en la tuta mondo konkludas, ke scio de Esperanto vekas ĉe lernantoj pli realan scion kaj pli grandan plezuron por aliaj lingvoj, por geografio, historio de la mondo kaj, eĉ, por etika edukado; pli granda intereso kaj simpatio al fremdaj landoj, al iliaj uzoj, literaturoj kaj arto.
  2. Esperanto edukas geinfanojn por toleremo kaj komprenemo, enradikigante en ili la idealon de UNESKO kaj unviersala komunumo. Tiu ĉio realiĝas pere de interŝanĝo de leteroj, bildkartoj kaj desegnoj iner infanoj kaj junuloj el diversaj landoj; pere de legado de revuoj en Esperanto kaj pere de la studo de fremdaj literaturoj; pere de ĝemeliĝoj inter lernejoj, studvojaĝoj kaj multo de debatoj: viva ekzemplo de tio, kio signifas realigi la Edukado por Paco, repekto por la aliaj lingvoj kaj memrespekto en la defendo de la propra.
  3. Ĉar la deviga enkonduko de unu aŭ du lingvoj etnaj kiel internaciaj lingvoj ne nur estus fondamente maljusta kaj diskriminacia, kontraŭa al la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj, sed ankaŭ estus politike nerealigebla pro naciismaj emoj, tiu papero evidentigas, ke diri lernu lingvojn estas grava nerespondeco sen antaŭa debato kaj oferti metodon idealan por atingi ĝin; kaj montri al politikistoj edukaj, ke Esperanto, apud la aliaj kulturaj lingvoj, devas esti en la eduka programo de ĉiu civilizita lando. Kaj tial ni demadas atenton de lingvistoj kaj pedagogoj refleksemaj kaj kreemaj de la Reta Internacia Komunumo.





Deprenu por reiri.