Poŝtlistoj de Esperanto Hispanio
(interlenguas@coollist.com , esperanto@coollist.com kaj sor@coollist.com)

Tempo Esperanto Eble vi scias kion estas elektronika poŝto. Ĉiu navigilo (sed ankaŭ apartaj programoj, kiel EudoraPegasus) permesas al vi skribi leterojn aŭ mesaĝojn kaj sendi ilin al viaj amikoj ĉie en la mondon, kaj tio kostas vin malpli ol la kosto de la papero sur kiu vi skribus vian mesaĝon, ne menciante ni la koverton aŭ markon! :-)

Sed ni imagu, ke estas aro da amikoj al kiu oni volas kontakti ofte ne bezonante tajpi iliajn elektronikajn adresojn ĉiufoje. Oni povas rezervi lokon ĉe Interent al kie ni sendas niajn mesaĝojn pri certa temo, kaj ĉiuj interesitoj povas iri tien kaj kolekti ilin, legi ilin, studi ilin, kaj eĉ respondi ilin. Tion farante, ni kreis amikan angulon ĉe Internet, kie ni renkontas por paroli pri niaj aferoj.

Tio estas kio ni ¢us faris ĉe Esperanto Hispanio: ni rezervis amikan anguleton ĉe Internet por kunhavi niajn opiniojn pri problemoj rilate al tiu-ĉi paĝo, problemoj rilate al internacia interkomunikado. Por povi kapti tiujn mesaĝojn, oni devas aboni sin (ne kostas monon!) al loko kie nian elektronikan adreson oni gardos por ke la sistemo sciu, ke oni povas sendi senprobleme la mesaĝojn. La adresaro iĝas liston, kiun oni konas kiel mailing list (poŝta listo).

Por aliĝi la liston interlenguas@coollist.com vi povas sendi mesaĝon al mi, dirante, ke vi volas ke mi aligas vin, aŭ vi povas simple klaki la sekvantan butonon:

Bonvolu tajpi vian retadreson (e-mail):

Vi povas kontribui al la listo per tri lingvoj: Esperanto, hispana aŭ angla. Vi ne nepre devas paroli tiujn ĉi tri lingvojn: unu ja sufiĉas! Ankaŭ aliaj lingvoj estas permesataj, sed oni devas aldoni tradukon en unu el la tri lingvojn.

Se vi ankaŭ volas partopreni en sole esperanta listo, vi ankaŭ povas aliĝi esperanto@coollist.com klakante la sekvantan butonon:

Por esperanta listo, tajpu vian retadreson:

Sed ni ankaŭ havas teman liston pri la muziko de Fernando Sor. Se vi ŝatas gitaron, muzikon aŭ historion, vi povas aniĝi la liston, eĉ se vi kontentiĝas per nura legado. Por aliĝi vi nur bezonas tajpi vian nomon en la sekvanta butono, kaj poste klaku sur la nomo de Fernando Sor.

Se vi havas pluan problemon aŭ dubon, vi povas kontakti min ĉe esperanto@iespana.es

Jesuo de las Heras,
Mursjo, februaron de 1998

.
Kutime faritaj demandoj pri listoj de Esperanto
Esperanto Hispanio ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes