Lingvoj kiel konflikto


José Luis Pérez Óvilo La batalo por superrego monda inter la tiel nomitaj Grandaj Lingvoj estas kaŭzo kaj sekvo de estantaj malamikeco en ĉiu lando kaj unu el la plej malsimplaj problemoj kiuj Eŭropa Komunumo ankoraŭ devas solvi.

Antaŭ ne multe da tempo, du gravaj faktoj -ŝajne tute malproksimaj- okazis: problemoj pri hispana lingvo en Katalunio, kaj tiu decido farita de Sinjoro Balladur por protekti sian lingvon per gravaj monpunoj kaj eĉ malliberejom pruving tiele, ke neniu eŭropa nacio iam akceptos tiu lingvon de alia lando kiel la sola hegemonia Komunuma lingvo, kaj ke tiu lingva plureco estas la ĉefa kaŭzo por konflikto inter popoloj.

La Hispana Problemo de Katalunio estas tre grava,kaj -eĉ se oni neigas ĝin- aperigas gravajn sekvojn kiuj daŭros longe, ĉar ĉiu naciismo, tiel frue kiel ĝi ekhavas sendependon aŭ almenaŭ iom ajn grado da aŭtonomio, emas ripeti tian subpremigon, kian ili suferis. Tial ke lingvoj estas periloj por komunikado kaj ankaŭ tial ke homa komunikado estas la plej alta el ties funkcioj, lingvoj iĝas poseda¼on plej intiman por ĉiuj, kaj sekve patrina lingvo devenas la plej amatan karon, kaj sekve la lastan aferon kiun oni fordonas. Tiu ĉi fakto faras, ke lingvo estas la unua standardo kiun naciismo suprenmetas, ĉar sia celo estas promocii ion ajn kiu malproksimigas, troigante malsamecojn kaj datumigante forgesitajn dolorojn, kreinte tiel emociajn limojn kiuj estas pli fortaj ol tiuj naturaj. Naciismo -ĉu regiona ĉu ŝtata- substrekas masamecojn kiel signojn da identeco kaj ĝi estas vera ilo por malamo kaj batalo. Ne estas ombro da dubo, ke iu ajn kiu havas la katalunan kiel patrinan lingvon ankaŭ havas sian rajton uzi ĝin kaj esprimi sin per ĝi. Kaj pro tio, ke mi opinias ke maletikas peti iun ajn rezigni tiun rajton, mi sekve opinias, ke iu ajn kies patrina lingvo estas la hispana, same havas la rajton postuli tiun rajton, kaj ion ajn estas nur diskriminado. Peti, ke lingvoj oni ne uzu kiel armiloj estas nur stultaj bojoj al la suno, kaj ĉiu politika plano pri kiu tutaj partioj ne konsentas povas nur esti prologo al tre gravaj konfliktoj.

Dua punkto estas kiu havos neantaŭviditajn sekvojn en la konstruado de Eŭropo kaj en rilatoj inter siaj ŝtatoj: decido de la Franca Registaro pri defendo de sia lingvo, ĉar tia decido iras kontraŭ la angla kaj sia emo hegemoniiĝi lingve. La franca mortas kiel ĉefa lingvo, kaj la Franca Registaro plendas pri trudo de la angla; kion ili ne faris kiam la trudanta lingvo estis la franca. Dum la XVIII jarcento la franca atingis sian plej brilajn celojn. En Rusio Petro la Granda favoris kaj uzis la francan. Katalino II propagandis por disvastigi la francan altaj klasoj sociaj en sia Impero. Edukitajn personojn hontigis paroli ruse, kiun la idaro de aristokratio tute ne regis. Bezonis reago farita de la granda rusa sciencisto M. V. Lomonosov, konsiderita la fondinto de la Rusa Moderna Literatura Lingvo, same kiel positivaj reagoj kiuj aperis en la lando, por finigi tian sensencon. Rezisto al ondo de Francismo en Britio estis tre signifa, kaj tiel la unua grava konflikto datumiĝas je 1753, okaze de konsento pri veturprezoj. En Germanio penetro de la franca grandegis. En 1789 Federiko II-a ridindigis la klopodojn de LessingLessing por nuligi influon de la franca en Germanio, kaj li deklaris,ke la franca estis la natura ŝlosilo kiu povus malfermi la pordojn de la mondo. Tiamaniere multaj intelektuloj, instruistoj kaj politikistoj defendas nun la anglan kiel ilon por internacia komunikado. Tamen, la ideo de Lessing, kiu spegulis la kreskantan signifon de naciaj lingvoj en la kreo de nacioj kaj protekto de mema kulturo nacia identeco, venkis tiun ideon de la reĝo mem!

Ĉar Hispanio ne estas Francio, en nia lando ekzistas ĉiu kondiĉo por submetiĝi al hegemonia lando ĉitaga: ĝis antaŭ kelkaj jaroj ĝi estis la franca, nun estas la angla, al kiu tuta nia eduka sistemo estas ofertita, la unviersitato gastas ĝin, nia televido montras kursojn, kaj estas oblaj konsentoj kun Britiŝ Kaŭnsil (British Council) kun ne reciprokeco, kio pruvas kiu estas la regista lando kaj kiu estas tiu regita. Ĉi ĉio laboras kontraŭ nia lingvo, nia kulturo kaj nia ĉeesto en la mondo. Ĝis nun mankas al iu Hispanio Lessing aŭ Lomonosov por redoni al ni nian dignecon en egaleco.

José Luis Pérez Óvilo


Reiri.