Esperanto: nova internacia lingvo

enkonduko de L. L. Zamenhof por la ¼urnalo The Independent, de Novjorko, en 1904

ESPERANTO estas neŭtrala arta lingvo, kiu celas doni al homoj de diversaj nacioj perilon por komuna interkompreniĝo. Kvankam multaj erare supozas, ke Esperanto volas anstataŭi ekzistantajn lingvojn, tamen ĝi nenion tian deziras. Hejme kaj en familia rondo ĉiuj ĉiam interparolados en la nacia lingvo; Esperanto servos al ili nur kiel fundamento por komunikiiĝi kun tiuj, kiuj ne scias ilian lingvon.

Por ĝui korespondon kun eksterlandanoj nun estas necese lerni almenaŭ kvar aŭ kvin aliajn lingvojn. Tio ĉi estas tiel malfacile, ke nur kelkaj personoj povas atingi ĝin; kaj tiuj ĉi nemultaj bonŝjanculoj povas kompreni nur malmultajn lingvojn. La cetera mondo restas por ili libro sub sigelo. Aliflanke, se ekzistus internacia perilo, estus necese lerni nur ĝin, krom sia patra lingvo, por povi kompreni kaj esti komprenata en la tuta mondo.

La instruitaj homoj laboris super tiu ĉi problemo de itnernacia lingvo en la daŭro de la lastaj du jarcentoj. Grandega multo da provoj por kerei tian lingvon estis farita, sed ĉiuj projektoj mortis tuh post la naskiĝo, ĉar la afero montris sin treege malfacila. Nur je la fino de la deknaŭa jarcento ekaperis du sistemoj, kiuj ŝajnis esti vere praktikaj, kaj kiuj trovis multajn adeptojn. Tiuj ĉi estis Volapûk kaj Esperanto.

Sed la konkurado inter tiuj ĉi du sistemoj ne longe daŭris, ĉar la granda supereco de Esperanto super ĝia konkuranto estis al ĉiu tro videbla. Nuntempe Volapük estas delonge forlasita kaj ĉiuj amikoj de la afero de internacia lingvo kolektiĝis ĉirkaŭ la esperantista standardo.

1 Ĉu ekzisto de neŭtrala arta lingvo estas ebla?

Eĉ nun ekzistas inter tiuj, kiuj ne scias la aferon, multaj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, ke tia lingvo ne povas ekzisti, ĉar lingvo estas objekto organa kaj ne kreebla, kaj tiel plu. Faktoj estas la plej bonaj atestoj por pruvi, ke ĉio tio havas nenian sencon. Ciu, kiu ne fermas intence la okulojn, povas facile konvinkiĝi, ke tiaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, ke centmiloj da homoj, kiuj apartenas al diversaj landoj kaj nacioj, korespondas per ili unu kun la alia kaj plej vigle interkompreniĝas buŝe pri ĉiaj temoj, kaj komprenas unu la alina same bone, kvazaŭ ili uzus sian patran lingvon, kvankam eĉ unu el ili ne scias la nacian lingvon de sia kunparolanto. Estas vere sensence dubi la praktikecon de la lingvo malgraŭ tiaspecaj pruvoj. Tio similas al argumento de germana societo pri ebleco konstrui lokomotivojn, kiam anglujo jam de jaroj uzis fervojojn kaj trovis, ilin kapablaj plenumi ĉiujn postulojn.

2 Kial jam ekzistanta lingvo, kiel angla, ne estu elektita kiel internacia perilo?

Neniam estus eble elekti por internaciaj uzoj iun ajn naturan lingvon. La memestimo kaj sinkonservaj instinktoj de ĉiuj popoloj neniam permesus tion. La popolo, kies lingvo estis elektita, gajnus vere grandan superforton super la ceteraj kaj baldaŭ subigus ĉiujn aliajn popolojn. Sed eĉ se ni konsentus, ke ĉiuj popoloj volus je propra iniciato elekti tian ekzistantan lingvon, neniu estus la gajninto, ĉar ĉiuj naturaj lingvoj estas tiel terure malfacilaj, ke ilin funde ellerni povus nur tiuj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn.

Dum jarcentoj studemaj junuloj ellernadis dum longaj jaroj latinan lingvon, tamen ĉu oni povas trovi multajn, kiuj libere posedas tiun ĉgi lingvon? Tamen se tiuj samaj junuloj estus dediĉintaj nur dekonon de la tempo por ellerno de internacia helpa lingvo, ĉiu homo nun estus komprenebla al sia kunhomo. Dum kelkaj semajnoj oni povas ellerni Esperanton sufiĉe bone por libere komuniki siajn pensojn.

3 Ĉu estus saĝe lerni Esperanton hodiaŭ, se povas esti, ke moragaŭ aperos ia alia kaj pli bona lingvo, kiu anstataŭos Esperanton, kun rezulto, ke ni devos rekmenci lerni alian novan lingvon?

Eĉ se oni vere timus, ke la moragaŭo alportos lingvon pli bonan ol Esperanto, estus ankoraŭ nesaĝe ne ellerni Esperanton hodiaŭ, same kiel estus malsaĝe prokrasti konstruadon de fervojoj pro timo, ke oni eltrovos pli bonan metodon de transporto. Sed efektive ni ne devas timi pri la estonteco de Esperanto. Ĉiuj kritikatoj venis al la konkludo, ke la internacia lingvo de la estonteco devos plenumi la sekvantajn du postulojn:
  1. Ĝia gramatiko devas esti kiel eble plej simpla.
  2. Ĝia vortaro devas konsisti el tiuj radikvortoj, kiuj estas rekoneblaj laŭ sia formo al la plej granda parto de la civilizita mondo, alivorte, tiuj, kiuj estas troveblaj en la plej multaj kulturaj lingvoj.
Tiuj ĉi du postuloj prezice klarigas la fundamentajn principojn de la konstruo de la lingvo Espranto. Kion plu, do, povius enkonduki nova lingvo?

La tuta gramatiko de Esperanto konsistas el nur dekses mallongaj kaj simplaj reguloj, kiujn oni povas ellerni en duonhoro. Ĉu la nova lingvo eble povus doni pli simplan gramatikon kaj ĉu la mondo konsentus for¼eti la plene ellaboritan, elprovitan en ĉiuj rilatoj kaj larĝe disvastigitan Espranton favore al nova lingvo, kies gramatiko eble povus esti ellernita en dudek kvin minutoj, anstataŭ en tridek?

Kaj ĉar ĉiuj vortoj de la plej internacia formo jam enkorpiiĝis en esperanto, sekvas, ke tiuj ĉi vortoj devas konsistigi vortaron de tiu ĉi ideala lingvo.

Ni ĉiuj, do, restu certaj, ke kvankam Esperanton oni eble plibonigos en iu estonta tempo, entute ne povas esti demando pri ellaboro de nova projekto.

4 Kiaj estas la ĉefaj ecoj de Esperanto?

Ĝi estas rimarkeble facile ellernebla. Dum la lerno de kiu ajn alia lingvo postulas multjaran diligenton, oni povas post kelkaj semajnoj scii ĝin sufiĉe bone por ordinara uzo. Krome, instruituloj ofte povas legi tiun ĉi lingvon libere post kelkaj horoj de lernado. Ekzemple, aŭdu Leonon Tolstojon. Li diris:

La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolon, skribitan en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da okupado havis la eblon,se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo.

En ĉia okazo la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia eŭropa mondo, dediĉinte iom da tempo al la ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la rezultoj, kiuj povas veni, se ĉiuj -almenaŭ eŭropanoj kaj amerikanoj- ĉiuj kristanoj proprigos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon.

La lingvo dankas sian rimarkeblan simplecon ne nur al la fakto, ke la gramatiko estas ellernebla en duonhoro, kaj havas neniujn esceptojn, sed ĉar ĝi ankaŭ posedas diversajn regulojn, kiuj ebligas al ĉiuj kunmeti novajn vortojn el kiu ajn donita radiko sen la bezono aparte lerni ilin. Tiel, ekzemple, la prefikso MAL donas rekte kontraŭan sencon. (Bona, good; malbona, bad). Tiel lerninte la vortojn alta, dika, proksima, luma, ami, estimi, supre, ktp., kiuj signifas high, thick, near, to love, to esteem, above, ktp., neniu bezonas lerni la kontraŭajn vortojn malalta, maldika, malproksima, malluma, malestimi, malsupri, kiu signifas low, thin, far, dark, to hate, to despise, below, ktp. Tiel ĉiuj homoj povas konstrui por si mem la kontraŭajn formojn de kio ajn sciata radiko per la prefikso MAL. Ankaŭ IN estas uzata por inaj formoj. Sciante ke patro, frato, filo, edzo, koko, bovo, ktp., signifas father, brother, son, husband, cock, bull, oni ne bezonas lerni vortojn patrino, fratino, edzino, kokino, bovino, ktp., kiujn representas la tute malsamaj anglaj vortoj mother, sister, daughter, wife, hen, cow, ktp.

Alian ekzemplon donas la sufikso IL, kiu signifas instrumenton, pe kies perado iu ago okazas. Tiel, lerninte, ke sonori, kombi, kudri, plugi, signifas en la angla to ring, comb, sew, kaj plough, ni tuj scias, ke sonorilo, kombilo, kudrilo, plugilo signifas a bell, comb, needle, plough, respektive. En Esperanto ekzistas ĉirkaŭ kvardek da tiaj afiksoj, kiuj ebligas simpligi kaj mallongigi la lingvon tiel rimarkinde.

El ĉiu vorto ni povas mem formi la substantivon, adjektivon, verbon, adverbon, participojn, ktp., simple aldonante la necesan fina¼on. Ni prenu, ekzemple, la radikon mort, kiu havas la sencon de death. Ĉiu tuj scias, ke morti signifas to die, morto, death, morta, mortal, ktp., ĉar ĉiuj substantivoj finiĝas per o, estantecaj infinitivoj per i, adjektivoj per a, kaj tiel plu.

Tial ne estas necese ellerni tiujn ĉi formojn de la vortoj aparte. Oni povas ankaŭ kombini ian prepozicion kun ia alia vorto kaj tiel formi sen lerno ĉiujn eblajn nuancojn de l' homa penso. Dank' al tio ĉi Esperanto, malgraŭ sia rimarkinda simpleco, estas tiel riĉa kaj fleksebla kiel ĉiu ekzistanta lingvo.

Finfine, el ĉiu radikvorto oni povas formi senfinan serion da kunmeta¼oj, kaj tiu radikvorto estas ĝenerale konata al ĉiu edukita civilizita homo, ĉar la vortaro de Esepranto konsistas el tiuj vortoj, kiuj estas uzataj en la plej mujltaj gravaj lingvoj (kiel botaniko, direktoro, telegrafo, portreto, formo, ktp.)

En la nuna tempo esperantistoj de iu popolo konstante vizitadas samideanojn eksterlandajn. Studinte la lingvon dum kelkaj tagoj aŭ semajnoj, multaj esperantistoj traveturis la tutan Eŭropon, kiu ĝis tiam estis fermita por ili. En ĉiuj lokoj ili trovas samideanojn, kiuj akceptas iln kiel fratojn, kaj kun ili interparolas pri kiu ajn temo.

Krome, oni devas ankaŭ memori, ke oni povas esti komprenata en Esperanto ne nur de tiuj hmoj, kiuj jam scias tiun lingvon, sed ankaŭ de tiuj, kiuj entute ne scias ĝin! Esperanto estas tiel konstruita, ke io, skribita en al lingvo, estas komrpenebla al ricevonto, dank' al negrandaj vortaro kaj gramatiko, presitaj en flugfolio. Tio estas unika propra¼o, kiun posedas neniu nacia lingvo. Ni prenu, ekzemple, la germanan frazon Ich weiss nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe (Mi ne scias, kie mi lasis main bastonon). Serĉante en germana-esperanta vortaro, ni trovas: Mi-blanka-ne-kie-i-pensi- bastono aŭ etaĝo-trankvilanime-hava¼o.

Tiu ĉi lasta eco de Esperanto havas nekalkuleblan praktikan signifon, ĉar ĝi tiuj ebligas al la tuta mondo kompreni solan esperantiston. Kiam tiu ĉi lasta bezonas skribi leteron al kiu ajn fremda lando, li ne bezonas plu serĉi homon, kiu komprenas lingvon de tiu lando, kaj peti lin skribi por li leteron, sed li mem skribas rekte en Esperanto,kaj enmetas en la leteron la jam menciitan flugfolion, presitan kompreneble en la lingvo dela ricevonto. Tiu ĉi lasta povas tuj kompreni la leteron.

Malgraŭ sia pure matematika konstruo, Esperanto tamen plaĉas al orelo. Ĝia sono multe similas al la itala lingvo. Kiel ekzemplo mi citos la sekvantajn versojn:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko
.

5 Kia estas la nuna stato de Esperanto?

En la nuna tempo apenaŭ ekzistas lando, kiu ne havas multajn esperantistojn. En tre multaj urboj ekzistas esprantistaj kluboj kaj societoj, kiel ankaŭ rondoj de legantoj kaj kursoj. Ekzemple, sole en Parizo ekzistas ne malpli ol tridek kursoj de Esperanto en diversaj partoj de la urbo.

Al tiuj, kiuj volas ekkoni la nuna staton de Esperanto en la mondo, mi rekomendas broŝuron, eldonitan de la esprantsita grupo de Lyon. Kiel rezulto de esploro, bazita sur informoj, kolektitak de ĉiuj esperantistaj centroj, tiu ĉi grupo eldonis La diffusion de l'Esperanto dans le monde. La komitato, kiu faris esploron, konsistas el sekvantaj personoj: S-ro Cledat, ĉefo de Literatura Fako en Lyon'a Universitato, Profesoro pri Filologio en la U(niversitato kaj Direktoro de la Revue de Philologie Française; Dr. Dor, HOnora Profesoro de la Berne'a Universitato; Sr-o Drodin, kambimakleristo; S-ro Ferouillat, posedanto de la Lyon Républicain; S-ro Legouis, Profesoro pri Angla Lingvo en tiu universitato; S-ro Offret, Profesoro pri Mineralogio en la sama unviersitato kaj Vic-Prezidanto de la Ffranca Mineralogia Societo, kiel ankaŭ Ĝenerala Sekretario de la Esperantista Grupo de Lyon; S-ro Patricot, Direktoro de asekura societo; Terapeŭtiko en la Lyon'a Unviersitato (Medicina Fako); S-ro Toucheboeuf, eksiĝinta fabrikisto de silko.

Proksimume dudek kvin ¼urnaloj kaj gazetoj nun estas eldonataj en Esperanto, inter kiuj unu estas speciale dediĉita al sciencaj aferoj, eldonata de la bone konata firmao S-ro Hachette, sub patroneco de sekvantaj personoj kaj societoj: La Franca Fizika Societo, la Internacia Societo de Elektroteknikistoj; Profesoroj Adelskjöld (Stokolmo), Appel (Parizo), D'Arsonval (Parizo), Baudoin de Courtenay (S. Peterburgo), Berthelot (Parizo), Princo Roland Bonaparte, Profesoroj Bouchard (Parizo), Becquerel (Parizo), Brouardel (Parizo), Deslandres (Parizo), Duclaŭ (Parizo), Förster (Berlino), Haller (Parizo), Henri Poincaré (Parizo), Sir W. Ramsay (Londono), Generalo Sébert (Parizo).

Esperanto ankaŭ posedas jam riĉan literaturon, kiu kromla lernolibroj kaj vortaroj en preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj, enhavas konsiderindan nombron da originalaj kaj tradukitaj verkoj, inter ili versaj tradukoj de Hamleto de Shakespeare, la Iliado de Homer', Kain de Byron, kaj multaj aliaj. La titoloj de ĉiuj esperantaj eldonoj estas troveblaj en la mondkonata Adresaro de Esperantistoj, eldonita de S-ro Hachette en Parizo.

Kvankam hodiaŭ ekzistas apenaŭ unusola grava lando en la civilizita mondo, kiu ne havas sian esprantistan centron kaj gazeton, la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko ĝis nun formis strangan escepton. En la Unuiĝintaj Ŝtatoj, kiuj, pro gvidan rolon el oficialigo de la internacia ŝlosillingvo, nuntempe ne ekzistas ia centra societo de esperantistoj. Esperantista sekcio ekzistas ĉe ekspozicio en St. Louis, kaj oni esperas, ke tio ĉi vekos multe da nova intereso al la Esperanta afero. Ĝis tio ĉi efektiviĝos, ĉiuj en la Unuiĝintaj Ŝtatoj, kiuj volas aliĝi al tiu ĉi movado, kiu havas tiel gravan rilaton al la estonta bonstato de l' homaro, kaj ankaŭ tiuj, kiuj nur volas havigi al si la Kompletan Lernolibron de Esperanto en la angla lingvo (prezo, 40 cendoj) kaj The Esperantist Monthly (72 cendoj pojare) devus turni sin al la Londona Esprantista Klubo, 41 Outer temple, London W.C.

Aldonita specimeno de la lingvo Esperanto.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mine povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo. Sed ĉar la mondo ne estas ebla sen antaŭaj apartaj unuoj, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne.

Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de Vi, se Vi nur trasndonas al la adresato la ŝlosilon -alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu ĉi ŝlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni Vian Esperantan leteron.

Warsaw, Russia.


Esperanto Hispanio.