[...] Tute evidente kaj nedisputeble, nuntempe ni ne povas meti nian kontraŭreligian propagandadon ĉe la nivelo de senpera batalo kontraŭ Dio. Tio ne sufiĉus por ni. Ni elradikigas mistikismon per materiismo, unuavice per larĝigo de la kolektiva sperto de la homamasoj, instigante ilian aktivan influon je socion, larĝigante la horizonton de ilia pozitiva scio, kaj baze de ĉi tio ni batu ankaŭ laŭnecese kontraŭ religiaj antaŭjuĝoj.
[...] Kiel junulo Marx diris: «la kritiko al religio estas la bazo de ĉia cetera kritiko.» Kiusence? Tiel ke religio estas speco de fikcia scio pri la universo. Ĉi tiu fikcio havas du fontojn: la malforteco de la homo rilate al naturo, kaj la malkohereco de sociaj rilatoj. Timante naturon aŭ ĝin ignorante, povante analizi sociajn rilatojn aŭ ilin ignorante, la homo en socio celis kontentigi siajn bezonojn per kreado de fantazioj, dotante ilin per imagita realeco, kaj surgenuiĝante antaŭ propraj kreaĵoj. La bazo de ĉi tiu kreado estas la praktika bezono de la homo orienti sin, kiu siavice devenas de la kondiĉoj de la lukto por ekzisto.
Religio estas provata adaptaĵo al medio por sukcesi je la lukto por ekzisto. En ĉi tiu adaptaĵo estas praktikaj kaj taŭgaj reguloj. Sed en ĉi ĉio intermiksiĝas mitoj, fantazioj, superstiĉoj, nereala scio.
Kiel la disvolvo de kulturo estas la akumulado de scio kaj lerto, tiel la kritikado al religio estas la bazo por ĉia cetera kritikado. Por malŝtopi la vojon por ĝusta kaj reala scio, necesas forigi fikcian scion. Ĉi tiu propozicio validas nur kiam oni konsideras la demandon kiel tuton. Historie, ne nur je individuaj kazoj sed en la evoluo de tutaj klasoj, realaj scioj intermiksiĝas diversforme kaj diversproporcie kun religiaj antaŭjuĝoj. La lukto kontraŭ iu religio aŭ religio ĝenerale kaj mitoj kaj superstiĉoj, kutime sukcesas nur kiam tiu religia ideologio konfliktas kun la bezonoj de iu klaso en nova socia medio. Alivorte, kiam la akumulado de scioj kaj la bezono de scioj ne kongruas kun la strukturo de la nerealaj veroj de religio, tiam unu frapo per kritika tranĉilo kelkfoje sufiĉas, kaj la ŝelo de religio defalas.
[...] La tuta aboligo de religio estos atingita nur kiam ekzistas plene evoluigita socialisma sistemo, t.e., teknologio kiu liberigas la homon el ĉia malnobliga dependeco je naturo. Tio atingeblas nur en sociaj rilatoj kiuj estas liberigitaj el mistero, kiuj estas tute klaraj kaj kiuj ne subpremas homojn. Religio tradukas la kaoson de naturo kaj la kaoson de sociaj rilatoj en la lingvon de fantaziaj imagoj. Nur la aboligo de surtera kaoso povas fini por ĉiam ties religian reflekton . . . .
[Ĉi tiu teksto estas ĉerpita el parolado «Leninismo kaj Laboristaj Kluboj» je la 17a de julio 1924. Anglalingvanoj povas trovi ĝin en Problems of Everyday Life and Other Writings on Culture and Science (New York: Monad Press, 1973.)]
N.d.l.T.: Ne aperas ĉi tie longaj priskriboj de specifaj faktoj kaj rimedoj rilataj al la tiutempaj kondiĉoj de kamparana, neevoluinta, novsovetia socio. Sed ankaŭ tiuj partoj de la tuta teksto reliefigas la grandan kontraston inter la metodoj de Trockij kaj de Stalin pri agmaniero kaj popolklerigo pri religio kaj ateismo. La emfazojn en ĉi tiu teksto aldonis mi, ĉar nuntempe manko de scienco kaj teknologio kaj rezultaj superstiĉoj pri naturo ne estas plu grava problemo en industriigitaj landoj. Religio restas kaj eĉ plifortiĝas, ankaŭ en Sovetunio kaj orienta Eŭropo, ĝuste pro mistifiko kaj malkontentiga stato de sociaj rilatoj. Unuaprioritate, nuntempaj ateistoj devas kompreni tion.
Fonto: Trockij, Leono [Trotsky, Leon]. “El Kontraŭreligia Propagando”, el anglalingva traduko tradukis R. Dumain, Ateismo 3:1-3(7-9), januaro-septembro 1991, p. 20-21. Traduko devenas de anglalingva kompilaĵo Problemoj de Ĉiutaga Vivo kaj Aliaj Verkoj pri Kulturo kaj Scienco.
Muziko: Danco sankta kaj profana, de Klod Debisi'. |