Jaro pasis, kaj Ateismo ne aperis. Eĉ se estis kongreso de Esperanto, kie ŝajne estis kunveno nia, la samideanoj, kiuj estis tie ne povis legi pri ni ĉifoje. Mi intencis iri al Kongreso kaj plendi, ke nia asocio ne viglas. Ĉu estas mortonta la Ateista Tutmonda Esperanta Asocio? Mi povas atesti, ke la diversaj dissendolistoj, kiuj ekzistas en Interreto, ŝajnas mortaj, ĉar neniu skribas tie. Ŝajnas, ke ni ateistoj estas tro okupataj por notigi nin al la aliaj. Kaj tio inkluzivas la estraron.
Plaĉus multe al mi havi laboron pri nia bulteno, kaj sukcesi sendi al vi novan numeron almenaŭ dufoje jare. Sed tio ankoraŭ ne eblas. Ŝajnas, ke ateoj ne aktivas. Kaj tamen, mi notis, ke en tiu kunveno, en Fortalezo, la afero viglis. Eĉ la Prezidanto de UEA estis en nia kunveno ne kiel subtenanto, sed kiel partoprenanto. Kaj kiam dikredantino atakis nian nekredon, ŝi estis traktata civilize. Tio, en si mem, estas venko nia, mi opinias. Sed ni devus diri ion unu la alian. Kaj mi mem ne volas esti la sola, kiu diru ion ajn. La kontrakto, kiun pervorte ni ĉiuj subskribis en Fortalezo, kaj antaŭ Fortalezo en Kroatio, diras, ke mi komponos tion, kion oni sendos al mi, por fari bultenon, sed mi mem ne estos la verkisto de la artikoloj. Ne venas artikoloj, do, ne estas bulteno. Ne mirinde. Ĉar mi, eĉ se nomiĝas Jesuo, ne faras miraklojn.
Sed eskapas al mia limigita imagopovo tio, ke homoj kies inteligento estas tiom altkvalita, ke estas malfacile, se eble, almensogi, havas nenion diri al ni. Ateismo, laŭ mia eltrovo, povas esti natura stato de homo, sed de antaŭ oni komencas paroli, onin atakas la grandaj motoroj, kiuj kreas dikredon ĉiun tagon: timo al nekonata, kaj orgojlo senlima, kiu kredigas formikeskan esteton, ke universo estas ludilo ĝia. Kiel eta infano povas sukcese sindefendi kontraŭ ŝia panjo, kiu diras, ke ŝi amas sian bebon pli ol propra vivo sia? Eĉ kiam oni jam sukcesis kreski kaj some kaj psike, oni bezonas sufiĉe da intelektokapablo vidi realon rekte, kaj konkludi, ke nia naneco antaŭ tio, kio ne estas konita de ni, postulas, ke ni ne plu kredu pri tiuj feinaj rakontoj, kiuj estas tute divorcitaj de realo. Bazite de tio, oni komencas konstrui novan koncepton pri kono. Tio, ankaŭ, postulas multe da energio kaj pensokapablo. Sed tio malebligas min kompreni, kial tiom multe da ateistoj diras nenion al mi, por ke mi rediru al vi ĉiuj per nia bulteno.
Ateistoj estas relative solaj en mondo de dikredantoj. Danĝeraj dikredantoj. Pro tio, ni devas unuiĝi eĉ se ni estas dise en la mondo. Ni ne estas popolo, ni ne estas gento, sed unuiĝo kreas forton. Do, bonvolu reagi, skribi, kaj se vi povas, verki ion. Sendu al mi, kaj baldaŭ ni ĉiuj legos cin. Ni venu ĉirkaŭ nia bulteno por interkoni unu la alian, eĉ pli pro tio, ke ne multaj el ni regule povas partopreni Kongresojn Universalajn de Esperanto.
Senkompate ateisme via,