La problemo pri la rilatoj scienco-religio

de Jozefo Lunazzi

Tiu problemo daŭras, eĉ se ne ofte aperas en sciencaj ĵurnaloj kaj artikoloj. Oni diskutas ĉu scientisto povas krei je Dio aŭ ne, kaj grava ekzemplo estas la kazo de Einstein, kiu menciis Dion rilate al Scienco: «Mi ne kredas je Dio ludante per jetkuboj por la universo», «Mi volas koni la pensmanieron de Dio».Giroskopo, invento de l' diablo. Sed estas fakto ke oni ne vidas iun mencion al Dio en nuntempaj sciencaj fakaj artikoloj, kiel jam okazis antaŭ kelkaj jarcentoj.

Por konsideri la problemon, ni devas pensi je la plej veraj scientistoj, tiu kiuj eksploras kaj elkovras faktojn, ne tiuj, kiuj aplikas ilin. Kuracisto, ekzemple, ne povas esti konsiderata scientisto sed scienca aplikanto. Enĝeniero, same. Estus interesa scii pri la Nobel Premiitoj: ĉu ili mencias Dion en liaj prelegoj al la Sveda Akademio, okaze de la premia ceremonio?

Kiel por mi loka ekzemplo de la ekzisto de la problemo, mi mencias la monatan revuon de la Fondaĵo por Scienca Disvolvado de Provinco San Paŭlo en Brazilo, nomata FAPESP. En artikolo publikita en marto de 2000, kiam raportas pri morto de la brazila scientisto Carlos Chagas Filho. Li estis konsilanto de la Papo pri Sciencaj Aferoj, kaj laŭ la artikolo diras, helpis por la pardono kiun la katolika eklezio donis al Galileo Galilei. La artikolisto skribis ke Chagas sukcesis kunigi sciencon kaj religion, tiel montrante la afero kiel ne evidenta. Sed li ne klarigas efektive kiamaniere Chagas faris tion, ĉu laŭ persona pensado kaj agado aŭ ĉu ĝenerale, por la mondo, kaj por ĉiame.

Mi kredas ke li agis laŭ nekonflikta persona pensado kaj agado, ĉar kiel ĝenerala solvo mi ne povas vidi tion. En la kazo Galileo, ekzemple, ne estas la katolika eklezio kiu devas pardoni Galileon, sed Galileo (se tio eblus) kiu devus pardoni la Katolikan Eklezion. Galileo devis rezigni publike pri lia opinio, kiu estis rezulto de eksplorado, por ne suferi gravan punon, kiel ekzemple morto pri bruligado. Afero kiu estis ofta en tiu epoko kaj jam antaŭe atinginte al Giordano Bruno en Romo, kiu menciis similajn propraĵojn por nia planedo Tero ne estante la centro de la universo. Nur post jarcentoj dum la aserto de Galileo estis pruvita, tridek jaroj post homoj vojaĝis al Luno, la Katolika Eklezio pardonas lin. Laŭ mia kono, li ne pardonpetis, ne pentis.

Alia forta ekzemplo pri la problemo estas havi, en la nacio pli pova kaj unu el la plej modernaj de la mondo, Usono, provincojn, kiuj malpermesas la instruadon de la teorio de evoluo de la vivantaĵoj. Tiun de Darwin, ĝenerale akceptata de la scienco, eĉ se mankis al Darwin datumojn por perfektigi la teorion laŭ moderne eblas (malfacile oni povas apliki ĝin al la traktado de molekulaj vivantaĵoj).

Karlo Darvino ankaux ne petis pardonon.

Ĉu la nomo de Darwin devus atendi la saman daŭron ol tiu de Galileo por esti pardonita de la eklezio? Kiuj faras tion agas laŭ La Biblio, kredante je kreado de la mondo laŭ estas tie skribita, pere de la kreado apartaj, ne rilataj, bestoj. La homo estante aparta al la ĝeneralaj bestoj, kaj la kreado okazinta antaŭ nelonge, kelkaj diras, antaŭ 40.000 jaroj maksimume.

En iu provinco oni jam enkarcerigis profesoron, kaj en la provinco Kansas oni ankoraŭ malpermesas tion. Sed ne estas nur la leĝa decido de tiu kazo kiu kolerigas min, sed la manko de reago de la scienca komunumo, usona kaj monda.

Estas urbo Kansas City en najbara provinco Missouri, tre proksima, kaj mi pensas ke tie oni devus starigi grandan muzeon pri Darwin, por permesi almenaŭ al la civitanoj el Kansas provinco la eblecon klopodi scii pere de ili mem kial Darwin estus fuŝa, aŭ ne. Bedaŭrinde, la forto de eklezioj ankoraŭ faras homojn silenti pri lia penso, ne pro timo de morto, sed pro alia speco da timo. Ĉu vi samopinias?

Kiel loka ekzemplo ankaŭ, mi devas mencii la revuon de Brazila Esperanto Ligo «Brazila Esperantisto», kiu en ĝia lasta eldono de julio 2002, distribuita al ĉiu partoprenanto de la UK en Brazilo, enhavas du artikolojn kiuj baziĝas sur la biblio por pritrakti la temon scienco kaj la temon religio.

La unua artikolo «Profetado: afero de scienca eksplorado», p.11, pekas pro la redaktoro titoli la temon «Scienco», anstataŭ «Voko por scienca eksplorado». Tiu konfuzo, ne estas tiel eta, kiel oni povus supozi. Baziĝas ĝi pri aserti la divenon de la estonteco pere de profetoj kaj, escepte tiu de Nostradamus, la pruvo estas historio laŭ skribite en La Biblio. Asertas ĝi ankaŭ la mankon da efiko de la scienco por klarigi tiujn «faktojn», mencias mankon da intereso de la de li nomata «oficiala» scienco, sed finfine fidas je estonta sukceso de scienco por fina kompreno de la «fenomeno». Postulas ankaŭ la problemon «Se la estonteco estas konata de kelkaj, kio tio signifas por la rolo de la libera volo de la homo?» Pravigas lian aserton la mencion pri la fama scientisto Newton, kiu dediĉis plurajn librojn al temoj kiu oni ne povas nuntempe konsideri kiel scienco. Laŭ la artikolisto, li skribis pri bibliaj profetaĵoj. Bone, mi lasas por vi, leganto, juĝi ĉu la artikolo estas intenco distri la racian konon de la vivo kaj enkonduki en religian ne racian pensmaniero, ĉu ne.

*Brazila Esperantisto

La dua artikolo, «Neutraleco kaj laikeco ĉe BEL», p.27, ja estas korekte titolita de la redaktoro kiel «Opinio». Korekta estas la unua kolono de la artikolo, mi volas kritiki kiam, en la dua kolono, oni diskutas pri Spiritismo. Li uzas difinon de tiu movado (laŭ li ne difinita ĉu religio ĉu ne) kiel «scienco, kiu traktas pri la naturo, la origino kaj la destino de la spiritoj, kiel ankaŭ pri iliaj rilatoj kun la enkorpa mondo». Por ekzisto de iu scienco, same kiel por iu religio, oni bezonas akceptadon de ĝi. Religio ne akceptata de homoj for de ĝi, estas nomata sekto. Scienco ne akceptata de homoj for de ĝi, estas nomata pseudoscienco, aŭ eĉ malprava scienco.

Psikologio postulas ankoraŭ, post unu jarcento, la ĝeneralan akceptadon de ĝi kiel sciencon. Ĉar temas pri ne menzureblaj aŭ facile ripeteblaj faktoj, estas scientistoj kiuj ankoraŭ dubas pri ĝi. Sed oni ne lanĉis ĝin kiel «scienco», nur uzis sciencan analizon por ĝia evoluo kaj iom post iom ĝi fariĝis parton de la scienco pri sano. La koncernitaj studitaj homoj estas tuŝeblaj, mezureblaj, kaj iel ripeteblaj ili mem laŭ respondo al interveno de la scientisto. Por la tiel nomitaj «Spiritoj» (mi uzas kapliteron, por ne konfuzi al la ordinara signifo de la vorto «spirito») oni ne povas tuŝi, mezuri, ripeti. Laŭdire de la Spiritistoj, ili nur aperas en kelkaj tre specialaj okazaĵoj. Simile al la apero de Virgulino Maria, por la katolika religio, aŭ al la apero de Dio kaj dioj en aliaj religioj, sed aldonante la kapablon kelkaj Spiritistoj okazigi ĝin. Oni ne scias pri eksperimentaj procedoj por tiu «SCIENCO», analizmaniero, kaj rezultoj. Pri unu nura experimento mi aŭdis: ke la fama literatura brazila verkisto Monteiro Lobato lasis al parenco la indikon de afero pri kiu li parolus poste lia morto, se estus Spirite vokata. Poste la morto de Lobato, la parenco iris al Spiritisma kunsido, kaj la Spirito kiu «aperis», supozeble apartenante al s-ro. Lobato, ne menciis la aferon. Per tiu skribado mi fakte kontraŭstaras la pravecon de la baza fundamento de Spiritismo. Mi ne volas kontrauŝtari ideojn pri faktoj kiuj povas okazi tre malofte, tiel malfaciligante la aplikadon de la scienca procedo. Sed, se iu diras havi kontrolon de maloftaj aferoj (Spiritoj kiuj aperas nur en tre specialaj momentoj), mi tute ne kredas.

Kelkaj referencoj:


Animo Indekso | Ateismo Pri ateisma eduko de infanoj

Muziko: Se povus sono, kanto de La magia fajfilo, de Volfank Amadeus Mozarto, reverkita de Fernando Sor, verko 19 nr-o 5-a.
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 7-an de decembro de 2002.
Laste aktualigita la 8-an de decembro 2002.