Se tiom resumita ja estas la nuna studo, mi devas diri kelkajn vortojn pri la mortotimo, kiu ludis kaj kiu ludas ankoraŭ konsiderindan rolon en la vivo de la religioj. La sovaĝulo malkontestas, ne komprenas la naturan morton.
Por li, la morto estas ĉiam la rezulto de "malbeno". Ĉiam estas la spiritoj kaj la reaperantoj kiuj kaŭzas la malsanojn kaj la morton. Sed la spirito ofte obeas al la sorĉistoj... Oni havigos, per ĝusta laborpago, la favoran helpon de la sorĉisto. Se oni suspektas tiun aŭ tiun personon, malamikon de la forpasinto, esti ĵetinta sorton kaj esti respondeca pri lia morto, oni ne hezitos, por venĝi la malaperinton, frapi kaj mortigi la konjektitan kulpulon. Estas la nura maniero kalmigi la animon de la mortinto, kiu vagas en la tenebro petante justecon... Kiom da amasbuĉoj estis kaŭzitaj far tiu kredo, far tiu timo de la mortinto.
Ĉar oni timis la mortinton, la individuan kadavron antaŭ ol timi la morton mem, la destinon kiu atendas nin transtomben. Oni maltrankvilas precipe antaŭ la venĝaj perfortoj de la forpasinto, kiu estus tentata pentopagi vin, postmorte, la mizerojn, kiujn vi ilin eltenigis dum lia vivo. En rimarkinda verko (1), S-ro Luketo (Luquet) montris, ke tiuj sentoj regis la homaron jam la plej foran. Efektive, en la grotoj kaj kavernoj esploritaj far la prahistoria scienco, oni malkovris tombolokojn, kiuj indikas la timon de la kadavro. Oni enterigis tiun kun manĝaĵoj, vestaĵoj, armiloj, ofero kiun oni ne konsentus se oni ne timus provoki malkontenton pli malpli pereiga flanke de la forpasinto - kies animo "revenus" venĝodezire persekuti la sendankuloj, kiuj mankis al li estimon!
La unuaj homoj donis oferojn kaj donacojn al la spiritoj kaj al la dioj, mastroj de ventoj, de pluvo, de fulmo, disdonantoj de bonfaroj kaj fruktodonaj ĉasadoj. Ili ankaŭ donos al la forpasintoj por havigi ilian okultan protekton —aŭ almenaŭ ilian bonvolan neŭtralecon.
La bazo de tiu kredo estas la certeco, ke la mortinto konservas sian konscion kaj sian personecon kaj ke ĝi povas daŭre agi, fari bonon, aŭ malbonon, al la vivanto (kiuj samproporcie defendas sin pli malfacile ol ilia kontraŭulo, nevidebla, estante nekaptebla).
De kie devenas tiu kredo en la supervivo de la homa animo ?
Oni klarigis ĝin per la fenomeno de la sonĝo, kiu realigas ian dupartiĝon de la personeco.
La sovaĝulo sonĝe ekvidas la mortinton - amikon aŭ malamikon. Tamen, li estis morta, inerta, putrigita ; oni lin subteren enŝovis aŭ brulis. Kaj lia bildo nokte venadis, malgraŭ ĉio, viziti la dormanton. Ĝi lin parolis, ĝi eĉ riproĉis lin en iuj kazoj. La primitiva homo ne povis scii, ke nur temis pri bildo ; ke la vido de la mortinto estis reala nur en siaj subkonsciaj ĉeloj de sia cerbo. Por li, tiu bildo estis la dupartiĝo, la animo, la animo de la mortinto - kaj Ĝi daŭre vivis, sur alia nivelo ol la nia1. Kiom da spiritistaj homoj ĉiutendencaj restis ligitaj al tiuj konceptaĵoj!
Ekde Empedoklo kaj Platono, kiuj kredis je la homa animmigrado (metempsikozo2) ĝis niaj modernaj teozofoj kaj malmateriistoj, la homaro ŝajnas lokigi sian esperon en tiu profunde egoisma volo ne malaperi kaj ĉiupreze sin postvivi, sub la individua formo kiu estas al ni kara.
La senmorteco de la animo estis majstra maniero de regado.
Kaj plia helpilo trovi vivrimedojn, se oni taksas tion, kio okazis ĉe la egiptanoj: "La pastroj ne nur kolektis impostojn sur la vivantoj kaj la produktadojn de la tero, rentaj ŝuldoj estis establitaj sur la mortintoj. Ili posedis la mortintejojn : ĉiu mumio deponita en tiuj vastaj katakomboj pagis ĉiujare fiksitan prezon." Klobeo (Clot-Bey), citita far Ŝos. Malea (Jos. Mallet). - Hodiaŭ ankoraŭ la kulto de la morto kaj la celebrado de la enterigoj konsistigas la plej grandan parton de la Ekleziaj enspezoj.
Frueke, iaj sovaĝaj gentoj pasie ekinteresiĝis pri malegaleco (la Tonzoj, ekzemple) rezervis la privilegion de la reenkarniĝo al la nuraj animoj de la nobeloj. La animoj de la vulgaro estis kondamnitaj al neniigo.
Tiu teorio ne supervenkis. La pastroj kaj la riĉuloj efektive sentis la grandan avantaĝon kiun ili trovus lasante al la malriĉuloj la esperon de iu kompenso...transmorten. Estis plia rimedo regi la amasojn, per la timo, aŭ per la espero, kaj ilin konservi en sklaveco.
Ju pli la popoloj estis malfeliĉaj, des pli fortaj estis iliaj sopiroj al tiu postvivo kaj ilia deziro eniri la Paradizon, kion la religioj al ili antaŭvidetigis... en alia mondo. Tiel, la homoj estis malofte tiom afliktitaj kiel en la jarcento kiu antaŭis la alvenon de la kristanismon, kio klarigas la grandan sukceson de ĉi tiu, portinto de novaj esperoj kaj de pompaj promesoj rezervitaj al la humiluloj kaj al la elĵetuloj.
Mi ne insistos pri la grava loko, kiun la kulto de la mortintoj okupis en la religioj mem. La Postmortdiiĝo klarigas, ke la kulto de la dioj devenas ofte el la kulto de la mortintoj. Iuj religioj (en Orienta Azio, ekzemple) estas tute bazitaj sur la devoj donendaj al la animoj de la prauloj. Ĉiuj tiuj praktikoj devenas, nediskuteble, el la timaj kaj teruraj sentoj afliktitaj antaŭmorte, kiel mi jam tion diris.
La religioj al ni riproĉas malaltigi la homon kaj lokigi lin "je la besta nivelo", rifuzante al li la senmortecon kaj esperon retrovi siajn mortajn parencojn. Se ne ekzistas alia vivo ol ĉi tiu, al kio utilas bonfari tiumonden? La malbonulo kaj la krimulo, se ili eskapas dum ilia vivo al la puno de iliaj malbonagoj, almenaŭ devas havi la certecon malmolkore pentopagi postmorten la malbonon, kiun ili faris sur la tero. Estas la ununura haltigilo kiu povas malhelpi la egoismon definitiv-maniere triumfi. Forigu la kredon en la senmorteco kaj la homo perdos sian esencan kialon por agi kaj batali, sian precipan stimulon. Al kio utilas penfari ĉar restos el ni nenio? Ĉu ne estus pli saĝe por ni absorbiĝi en la teraj plezuroj kaj la animalaj ĝojoj, ĉar ekzistas nenion alian?
Oni ne preterlasas aldoni ke la espero revidi, en alia mondo, la amitajn estulojn, kiujn ni perdis, alportas al la homa animo altŝatatan konsolon kaj al ĝi permesas pli facile elteni la elreviĝojn kaj la neeviteblajn funebrojn.
Tia "konsolo" ŝajnas al mi tre naiva. Estas iom insulti la homan konscion sin helpante per tiuspecaj artifikoj por helpi lin elteni la pezon de la doloro. Ni devas trovi en ni mem sufiĉe da stoikismo por rigardi vidalvide la kruelan Destinon kaj por plenumi, malgraŭ ĉio, kuraĝe, la taskon, kiu nin koncernas.
Ni rimarkigos ke la kredo en la senmorteco "ne sin mendas", ne pli ol ĉiu alia kredo. Oni ne estas libera esti aŭ ne esti spiritisto. Kiam ideo ŝajnas al ni malvera, ni estas ja devigataj ĝin deĵeti, tiom aflikta estu ĝi por ni tiu forlaso.
Temas, antaŭ ĉio, pri konceptigo vere raciista de la vivo kaj morto.
La kredo en la individua postvivo povas nur kreskigi egoismon, la "personismon". Reale, la morto ne ekzistas. Tio, kion ni signas sub tiu vorto estas nur nova formo de la universala vivo.
La individuaj formoj diseriĝas kaj reiras al la ĉiama cirkulado, sine de la grandega Kosmo.
Lorulot, Dupont, Durang, ne plu ekzistos kiel determinitaj personecoj, sed la elementoj el kiuj ili estas kunmetitaj (oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, ktp.) ne estos dutruitaj. Tiuj elementoj transformiĝos kaj daŭre vivos aliaspekte; ili eniros en la kunmetadon de novaj, individuaj kaj organikaj kombinaĵoj.
Antaŭ esti Dupont, Lorulot aŭ Durang, kio ni estis? Spite al la iluzioj de la reenkarniĝo, ni perfekte scias, ke ni ne ekzistis. Ni estas la plilongaĵo de ĝermo kiu disvolviĝis sine de iu medio kaj kiu alvokiĝas refandiĝi en la granda krisolo de la senĉesaj viv-transformiĝoj.
Ĉio, kio estas vivanta destinitas tiel evolui. La organismo grandiĝas kaj disvolviĝas, bebnaskas, maljuniĝas kaj fine mortas. Estu herbpeco, insekto, aŭ homo, la leĝo kiu regas la vivantaĵoj estas nepacigebla.
(Iaj nuntempaj biologiistoj tamen demonstris, ke ekzistas animalaj specioj kiuj elmorten eskapas. Estas specioj tre malsuperaj. La animaloj kiuj anas ĝin vivas senfine. La morto do estus vera venko de la evoluado. Ĝi celus reagi kontraŭ la iompostioma kaj neevitebla eluzado de la senmortaj individuoj. La morto permesus al la specio renoviĝi kaj perfektigi sin.)
Tia fenomeno do ne meritas esti terure konsiderata. Ni devas serene konsideri la morton, sen ia ajna ektimo. Tiuj kiuj timas la morton estas malkleruloj, aŭ sentimentaluloj trompitaj far ilia imago.
Se la homoj havus ekzaktan kaj precizan koncepton pri la evoluado kaj la transformismo, pri la deveno de la organizitaj estaĵoj, pri la profunda senco de la vivo kaj la morto, pri la vera loko kiun ili okupas, ili alirus al admirinda filozofio —kiu senpene triumfus la naivajn ekterurojn kaj la sultigajn fablojn de la religioj.
Nia filozofio, for el la homa malaltigo, permesas al ĝi leviĝi super sia efemera personeco. Ĝi ekkonscias la rolon ludota en la universala vivo, kiun ĝi integre onas. La individua egoismo cedos la lokon al la konscia kunsento de la estaĵoj, al la agiga kaj rezonbazita solidareco.
Ĉu ne estas pli morala labori por aliuloj ol simple labori por si mem ? Ĉu ne estas pli bela sin dediĉi por la homaro ol ununure pensi pri sia malfortika persono?
Jen du homoj, egale honestaj. Unu bezonas, por fari la bonon, kredi en Dio kaj la senmorteco. La alia faras la bonon pro la amo de la bono; tiu atendas nenian rekompencon kaj timas nenian punon.
Kiu estas la plej morala el ambaŭ?
Nenia dubo pri tio : la morala homo bezonas neniun ĝendarmon por sin konduti! Tiu portas sian propran leĝon en sia konscio. La kontenteco plenuminti sian devon estos la nura rekompenco kiun li ambicios. Estos la malfortuloj kiuj igas necesaj la trudadojn kaj la eksterajn regulojn. Konscia homo ne bezonas religion, ĉar ĝi estas edukita, ĉar li posedas kondutan regulon bazitan sur racio kaj sperto.
Muziko: Funebro, verkita de Franz List.