Kovrilo: la nova papo de malnova religio de perforto. Nun li klopodas merkatigi sian militon.
La prezidanto de Usono instigas novan krucmiliton kontraŭ mizeruloj, pro tio, ke kelkaj fanatikoj sinmortige murdis kelkajn milojn da senkulpaj oficistoj en Novjorko. Nun la mondo alfrontas pli ol eblan katastrofon.
La celoj de ATEO
ATEISTA TUTMONDA ESPERANTISTA ORGANIZO
- Kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn.
- Disvastigi Esperanton inter ateistoj.
- Defendi propran egalrajtecon kaj kontraŭi trudadon de religio en neŭtralajn Esperanto-grupojn.
- Instigi ce neŭtralaj Esperanto-grupoj, ke oni egale varbu por Esperanto ĉe nereligiaj grupoj se oni varbas ce religiaj grupoj.
- Akceli racian pensmanieron en Esperantujo kaj pri Esperanto mem kaj strebi altigi la intelektan kaj kulturan nivelon de Esperantujo.
- Libere diskuti kaj analizi ateismajn movadojn, politikojn, kaj filozofiojn kaj ĉiajn rilatajn sociajn problemojn.
- Malkateni la mensojn!
Indekso | Ateismo
Muziko: Birdaĉo estas vere la verko de Mendelssohn, La alaŭdo.
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 7-an de decembro de 2002.
Laste aktualigita la 8-an de decembro 2002.