Sen muziko Lumis steloj, de Puĉini

Mi scius
de Valinda Hunter

Tiu ĉi estas fikcia rakonto pri du homoj, kies nomoj estas Tomaso kaj Vilhelmo. Ĉi tiu rakonto ne vere okazis, sed ĝi temas pri aferoj, kiuj ja povas okazi.

Iam ajn estis homo, kies nomo estas Tomaso. Li loĝis en urbeto malproksime de grandaj urboj. Tagon li devis forlasi sian urbeton kaj vojaĝi al granda urbo nomita Ŝtonturoj. Li pakumis liajn aferojn en lia sako, kaj komencis iri laŭ la ŝoseo elurbeta. Li ne havis aŭton aŭ biciklon, or vagonon aŭ ĉevalo porti lin. Li nur havis siajn du piedojn.

Je krucvojo, li venis en pli grandan vojon, kie li renkontis alian homon, kiu ankaŭ iris laŭ la ŝoseo.

"Saluton!", diris Tomaso.

"Saluton!", respondis la homo. "Kiel vi fartas ĉi tiun belan tagon?"

"Mi fartas bone, dankon", diris Tomaso. "Mi iras al urbo Ŝtonturoj".

"Bone, ĉu vi scias?", diris la alia homo, "Mi ankaŭ iras al Ŝtonturoj". Mia nomo estas Vilhelmo. Ĉu ni eble povas vojaĝi kune?"

"Mi ĝojas, ke mi renkontis vin, Vilhelmo. Mia nomo estas Tomaso. Mi opinias, ke vojaĝi kune estas bona ideo".

Sekve, Tomaso kaj Vilhelmo iris kune laŭ la ŝoseo al Ŝtonturoj. Baldaŭ la vojo venis en landon de grandaj arboj. Kiam la tago finiĝis, ili estis profunde en arbaron dikan.

"Baldaŭ estos mallume", diris Vilhelmo.

"Jes, ni devos halti por la noktotempo", diris Tomaso. "Ĉi tiu ŝajnas bonan lokon kampi. Ni povas pasi la nokton ĉi tie".

Tomaso kaj Vilhelmo prenis lankovrilojn el siaj dorsosakoj kaj trovis lokojn por dormi, kaj kolektis lignaĵojn por bruli fajron por kuiri vespermanĝon.

"Estas multaj sovaĝbestoj en ĉi tiu arbaro", diris Vilhelmo. "Ni devas vici por kontroli la fajron kaj ilin"

"Jes", Tomaso konsentis. "Vi dormu unue. Mi viglos kaj rigardos bestojn kaj fajron. Je noktomezo mi vekos vinkaj vi povos vigli dum mi dormos".

Vilhelmo ruliĝis en sian kovrilon kaj ekdormis tuj. Tomaso restis vigla kaj kontrolis, aŭskultis la noktajn sonojn. Post kelke da tempo li komencis senti dormema. Li oscedis kaj lia kapo peziĝis. Liaj palpebroj ekestis pli kaj pli pezaj. Li laciĝis multe pro la longa marŝado taga, kaj li povis pensi nur pri dormo.

"Eble mi povas nur dormeti mallonge", Tomas diris al si. "Vilhelmo dormas. Li neniam scius. Neniu iam scius". Tomas konsideris tiun ĉi ideon. "Ne", li decidis. "Vilhelmo neniam scius kaj ankaŭ neniu ajn alia scius, sed mi scius. MI viglos kaj kontrolos tiel, kiel mi diris, ĉar mi scios se mi ne faras." Sekve, Tomaso vigligis sin ĝis noktomezo, kiam estis la vico de Vilhelmo kontroli, kaj Tomaso iris dormi.

Je la mateno, Tomaso kaj Vilhelmo estingis la fajron, faldis siajn mantelojn kaj daŭrigis sian vojaĝon al Ŝtonturoj. Ili atingis la bordon de la arbaro kaj la vojo sekvis tra lando de herba glato. Je la fino de la tago, ili denove devis kampi. Ili malfaldis siajn mantelojn kaj faris fajron. Post vespermanĝo, Vilhelmo prenis libreton el sia dorsosako, kaj komencis skribi en ĝi. Tomaso scivolis pri tio, kion Vilhelmo skribas.

"Ĉu vi skribas leteron?", Tomaso demandis.

"Ne ekzakte", diris Vilhelmo. "MI skribas pri la aferoj, kiujn ni vidis en nia vojaĝo kaj pri tio, kion mi pensis hodiaŭ".

"Ĉu estas por ŝtonturano?", demandis Tomaso.

"Ne, ne estas por alia homo. Estas personaj notoj por mi, por ke mi memoru pri hodiaŭ post kelkaj jaroj pasis". Vilhelmo tiam formetis la libron kaj ruliĝis en sian mantelon. "Bonan nokton, Tomaso. Veku min je noktomezo". Vilhelmo baldaŭ dormis profunde.

Tomaso zorgis pri la fajro kaj rigardis en la nokton, sed li ankoraŭ sentis scivolemon pri tio, kion Vilhelmo skribis en la libro. "MI povus preni ĝin de lia dorsosako kaj ĵeti rigardeton", Tomas pensis al si. "Mi metus ĝin denove kiam mi finis. Vilhelmo neniam scius. Neniu iam scius". Tomas meditis tiun ideon. "Ne", li decidis. "Vilhelmo neniam scius kaj neniu alia iam scius, sed mi scius. Mi scius tion, kion mi faris".

La venantan tagon Tomaso kaj Vilhelmo estingis la fajron, faldis siajn mantelojn kaj sekvis laŭ la vojo al Ŝtonturoj.

Baldaŭ ni vojaĝos tra lando dezerta", diris Vilhelmo. "Antaŭ tio, ke ni venos al sekaj landoj, ni devas plenigi ĉiujn niajn akvobotelojn. Ni ne trovos akvon en la dezerto".

Je ĉiu rivereto, kiun ili trapasis, Tomaso kaj Vilhelmo kontrolis, ke siaj boteloj estis plenaj. Ĉiu akvofluo, kiun ili atingis, estis pli malgranda ol la antaŭa. Post tagmezo ili ne plu trovis akvon. Ili trovis nur sekajn fluejojn. La unua nokto en la dezerto ne estis malbona. Iliaj boteloj ankoraŭ estis preskaŭ plenaj, sed la akvo ne daŭrus pli ol kelkajn tagojn.

"Kiom granda estas la dezerto?", demandis Tomaso la sekvantan matenon. "Ni ne trovos akvon hodiaŭ", diris Vilhelmo. "Bonŝance, ni trovis ĝin antaŭ la fino de morgaŭ. Ankoraŭ ni devas zorgi pri la akvo, kiun ni havas ĉar ni ne povas certiĝi, ke ni trovos ĝin, ĝis akvo aperos".

La tago estis longa kaj varma, sed Tomaso kaj Vilhelmo daŭrigis sian iradon kaj provis ne trinki sian akvon tro rapide. Kiam ili kampis la sekvantan vesperon, ili trinkis nur malgrandajn kvantojn de akvo, por ke ĝi daŭru plej longe kiel eble. Tomaso denove gardis unuvice, dum Vilhelmo dormis. Tomaso ne havis problemon vigli la tutan nokton. Li daŭre pensis pri kiom multe li soifis kaj priokupis pri tio, ke akfo elĉerpiĝos antaŭ ili trovos pli.

"Vilhelmo ankoraŭ havas akvon en liaj boteloj", li pensis al si. "MI povus trinki nur iomete da lia akvo dum li dormas. Li neniam scius. Neniu scius". Tomas rigardis al tiu ideo. "Ne", li diris. "Mi scius. Vilhelmo neniam scius, kaj neniu alia scius, sed mi scius".

La sekvantan matenon ili estingis la fajron, faldis la mantelojn kaj daŭrigis al Ŝtonturoj. Post kelke da tempo ili lasis la dezerton kaj venis en landon, kie akvo ne mankis. Kelkaj plantoj havis gustumindajn berojn. Tomaso kaj Vilhelmo lasis la ŝoseon por preni berojn. Tomason iris unuflanken, kaj Vilhelmo iris aliflanken. Tomaso trovis arbeton kun sufiĉe da beroj. Li streĉiĝis preni manplenon. Tion farante, la grundo sub liaj piedoj falis. Li troviĝis glitante suben. Kiam li ĉesis fali li estis grate vundita de rubusarbedoj kaj dornoj, kaj li vidis, ke li estas je la fundo de profunda truo. Li provis eliri la truon, sed ĝi estis tro profunda kaj la flankoj estis tro klinaj. Li ne povis eliri la truon.

"Helpon!", klamis Tomas. "Vilhelmo! Helpu min! Mi falis en truon". Tomaso vokis Vilhelmo, sed Vilhelmo ne respondis. "Helpon!", Tomaso vokis. Ankoraŭ ne estis respondo. "Vilhelmo! Kie vi estas?", Tomaso vokis denove. "Helpon! Iu ajn?" Tomaso vokis kaj atendis, kaj vokis denove, sed dum longa tempo li ne aŭdis respondon.

"Tomaso?", vokis Vilhelmo de malproksime. Tomaso estis tre trankviligita, kiam li finfine aŭdis la voĉon de Vilhelmo.

"Mi estas ĉi tie!", Tomaso vokis. "MI falis en grandan truon, kaj mi ne povas eliri!".

"Mi aŭdas vin!", kriis vilhelmo.

Tomaso atenids. Denove estis longa silento.

"Vilhelmo? Tomaso vokis denove. "Kie vi estas?" Ne lasu min ĉi tie!"

Ne estis respondo.

"Kio, se Vilhelmo lasu min ĉi tie?", Tomaso pensis al si. "Neniu ajn scius, ke mi estas ĉi tie. Estas neniu proksime. Neniu scius, se Vilhelmo lasas min ĉi tie. Neniu iam scius".

"Tomaso?", vokis Vilhelmo.

"Mi estas ĉi tie!", vokis Tomaso, kun granda trankviligoa. "Mi pensis, ke vi lasis min ĉi tie!".

"Mi bezonis trovi ŝnuron", diris Vilhelmo. "Per tiu ŝnuro mi povas preni vin el tiu truo". Vilhelmo nodis ekstremon de la ŝnuro kaj subenigis ĝin al Tomaso, kaj tiris lin el la truo.

"Dankon!", diris Tomaso kiam li estis ekster la truo. "Mi estis preokupita, ĉar mi kredis, ke mi resuts tie ĉiam". Li vidis, ke Vilhelmon gratis la rubusarbedoj kaj dornoj, kiam li helpis lin eltruiĝi.

"Mi ne povis lasi vin tie", diris Vilhelmo. "Estas neniu pli proksime. Neniu iam povus trovi, kie vi estas".

"Jen kial", diris Tomaso. "Vi povintus lasi min tie kaj neniu scius".

"Mi scius", diris Vilhelmo.

Tomaso kaj Vilhelmo lavis siajn grataĵojn kaj ordigis sin plej bone kiel eblis ili, kaj daŭrigis sian vojon al Ŝtonturoj. Ili jam vojaĝis dum longa tempo kaj ili estis tre lacaj. La sekvantan tagon ili vidis la altajn konstruiaĵojn de la urbo Ŝtonturoj je la fino de la ŝoseo antaŭ ili.

"Nia vojaĝo estas preskaŭ finita", diris Vilhelmo.

"Jes", diris Tomaso. "Ŝtonturoj estas tre granda. Mi sciis, ke ĝi estas granda, sed mi ne kreis, ke ĝi estas tiom granda. Devas esti multe da homoj ĉi tie".

"Multe da homoj", diris Vilhelmo. "Ĉiaj homoj".

"Mi ne konas homojn ĉi tie", diris Tomaso. "Eble ne estis tiom bona ideo por mi veni ĉi tien. MI ne havas amikojn en Ŝtonturoj".

"Vi havas unu amikon ĉi tie", diris Vilhelmo. "MI estas via amiko, kaj vi estas mia amiko, ĉar vi kaj mi estas homoj de honoro, kiu scias pri la valuto povi fidi unu la alian".

La du amikojn tiam eniris la urbon kune, kaj ĉiu estis tre feliĉa scii, ke li havas amikon, kiun li povas fidi.

Julio 7, 2001


Indekso 2 | Ateismo