Redaktore

Rekreo.

Jen la redaktoro. Antaŭ ok jaroj kunvenis en la Universala Kongreso de Valensjo (Hispanio) pli ol dudek homoj, kiuj decidis puŝi nian asocion, kreante ĝin denove, se bezonate. Ni eĉ kolektis monon, sed finfine ni interkonsentis restarigi la tiam ekzistantan asocion. Jaroj venis kaj iris, kaj nenion novan ni aŭdis pri ATEO. Antaŭ du jaroj, en la Kongreso de Berlino, ni kunvenis en koridoro, ĉar la stagnado estis tiel evidenta, ke UEA ne konsideris doni al ni budon aŭ kunvenejon. Estas ironie, ke en religia lando Izraelo, ni finfine atingis budon kaj kunvenejon. Mi devas aldoni, ke tio estas danke al la zorgo kaj strebado de Claude Nourmont, kiu ree mesaĝadis al Prezidanto Ralph Dumain kaj al mi mem. Frukto de tiu interparolado estas la restarigo de nia asocio nun. En Tel Avivo ni informis la interesatojn pri nia restarigo, kaj ĉirkaŭ tridek homoj kunvenis kaj parolis pri nia restarigo. Ni ankaŭ elektis vakajn postenojn organizajn en nia asocio. Pola Radio poste informis pri la afero, do eble multaj el niaj malnovaj membroj nun scias pri ni.

Sed tio ne sufiĉas. Asocio kiu ne kunvenas, kiu ne laboras cele al difinitaj taskoj, estas mortonta asocio. Ni sukcesis vekiĝi nun, sed ankoraŭ ni devas prilabori kaj difini niajn taskojn kaj interkonsenti pri nia agado. Tio estu laboro por la nova estraro de ATEO.

Alia problemo estas la enhavo. Mi atendas kontribuojn de vi ĉiuj. Ateistoj estas nekonformistoj, do vi ĉiuj eble havas multon por diri al ni aliaj, kaj verŝajne estos reagoj al kontribuaĵoj antaŭaj. Mi esperas, ke la artikoloj estos altkvalitaj kaj bone rezonataj, sed se ne, ni ankaŭ legos kaj publikigos ilin. Se estas lingvaj problemoj, mi klopodos korekti ilin, kaj prezenti al vi ĉiuj poluritajn kaj klarajn versiojn, kompreneble antaŭe interkonsentite de la aŭtoroj, se eblas. Sed mi ne ŝatus, ke nia magazino estu kontraŭparoĥa flugfolio. Oni perforte kredigas homojn, kaj necesas, ke oni uzu sian plej delikatan ilon, bone funkciantan cerbon, por forlasi la puton de timo, perforto kaj minaco sur kiu religio bazas sin.

Nia bulteno ne estas tre longa ĉi foje. Ni volas restarigi ĝin, eĉ se ne brile, por ke dum la Kongreso de Kroatio oni sciu, ke ankoraŭ ni estas viva asocio. Tio, kiom da tempo tio daŭros, dependas sole de ni ĉiuj, la anaro. Ne gravas la revuo, gravas la asocio. Ne gravas la asocio, gravas la ago. Ne gravas la ago, gravas, ke ĝi estu utila.

Mi esperas, ke la venonta eldono de Ateismo enhavos artikolojn verkitajn de pli da anoj de la asocio. Ni malstagnu, por ŝanĝo saniga.


Indekso 0 | Ateismo

Muziko: Hispana serenado, verkita por gitaro de Johakimo Malats.


Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 6-an de septembro de 2001.