Socia fuŝo, aŭ pensakuŝo?:
okazo en la vivo de simpla ateisto

Okazis ke antaŭ kelkaj monatoj mia laborkolego petis ke mi partoprenu en funkcio de baptopatro en katolika bapta ceremonio de lia 15-jara filino. Nu, mia unua impulso estis rifuzi tian proponon, sed poste, konsiderinte lian tiklan personan situacion, t.e. vidvo de nur kelkaj jaroj kaj mem nun kancermalsana, mi ne kuraĝis rifuzi lian peton. Li mem ne estis tre kontenta pri tiu antaŭstaranta ceremonio, ĉar li ne estas kredanto kaj evitis ĝis nun altrudi iun reliĝion al la filino. Sed ŝi, influita de instruistino, decidis nun estiĝi katolikino.

Do, kun ne tro granda entuziasmo mi partoprenis tiun baptan ceremonion. Akompanis min ankaŭ mia 12-jara filino. Ĉeestis kelkdekoj da personoj, inter kiuj ankaŭ la pia instruistino kun gelernantoj, certe samklasanoj de mia baptofilino. La iom maljuna pastro, laŭ aspekto certe, ano de konservema eklezio, antaŭ ol komenci la ceremonion tedis la ĉeestantajn gejunulojn per enuaj demandoj pri reliĝiaj aferoj. Kiam alvenis vico de mia filino, li demandis, montrinte grandan nigran krucon pendantan sur flanka muro de la kapelo: Kaj vi, kara filino, pri kio memorigas vin tiu simbolo? Ŝi, iom embarasita de la solena etoso, helpserĉante rigardis min. Mi tute spontane, preskaŭ sen malico, pritraktante tiun ŝafigan instrumenton, flustris en ŝia orelo: Vi povus ankaŭ diri: la sankta inkvizicio. Do, tra la kapelaj muroj antikvaj je jarcentoj eĥis sonorila voĉeto dirante, preskaŭ fiere: Tiu simbolo memorigas min pri la sankta inkvizicio. La pastro, post eternaj sekundoj de embarasa silento, kun amara rideto, minacante per la fingro, eldiris: Aj, aj, vi friponetulino, Jesuo mortis ankaŭ por vi kaj POR VIA PATRO. Dirinte ĉi tiujn lastajn vortojn, li fulmotondris al mi per okuloj. Feliĉe, li tuj ĉesis la demandadon kaj ekkomencis per ŝamanismaj ritoj la baptadon. Dume, en la malantaŭa benko, mi aŭdis sufiĉe laŭtan voĉeton de 5-6-jara knabeto, kiu demandis al patrino: Panjo, kio estas tiu sankta --inkvizanco?-- --Ŝŝŝ... ne ĝenu ... silentu ... --Sed ..., protestis la knabo. Mi diris, silentu!, ordonis la patrino.

Post la ceremonio, ekster la preĝejo, la sama patrino preterirante min eksplodis: Ĉu vi ne hontas tiel aĉe influi vian infanon?! --Mi ne konscias pri kio, sinjorino, mi balbutis. Sed daŭrigi la konversacion ne plu interesis ŝin kaj ŝi foriris. Post kelkaj metroj oni reaŭdis knaban voĉeton kiu turmentis la patrinon: Panjo, pro kio devas honti tiu viro kaj finfine diru al mi, kio estas tiu sankta --inkvizenco?--

Espereble, tiu knabo en sia vivo neniam rezignos starigi demandojn. Reveturante hejmen, mia filino diris: Paĉjo, mi suspektas ke vi ankoraŭ foje faris ian vian friponaĵon. --Sen intenco, Sandra, tute sen intenco.

Carlo Nicaelodi
Svislando

Indekso 0 | Ateismo

Muziko: Mazurko n-ro 2, verkita de Federiko Ŝopen'.


Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 6-an de septembro de 2001.